Taharko

Sudan reĝo

Nefertumĥura Taharko, reĝo de la 25-a egipta dinastio, aŭ de la regno de Kuŝ, kies regado proksimume estis inter 690 a. K. kaj 664 a. K. Li apartenas al la Tria Meza Periodo de Egiptio.

Taharko
Persona informo
Naskiĝo
Morto ne konata
Tombo Nuri vd
Ŝtataneco Antikva EgiptioKuŝ vd
Familio
Dinastio Dudekkvina egipta dinastio vd
Patro Pianĥi vd
Patrino Abar vd
Edz(in)o Takahatenamun • Naparaye • Atakhebasken vd
Infanoj Amenirdis II vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manetono nomis lin Tarkos, komentante ke li regis 18 jarojn (Seksto Julio Afrika). Eŭzebo de Cezareo nomis lin Tarakos (laŭ Georgo Sinkelo) aŭ Sarako (armena versio) en kiu li regis 20 jarojn.

Uŝabto de la faraono Taharko

Taharko estis frato de Ŝabitko, la antaŭa reĝo kaj filo de Pianĥi, nubia reĝo de Napata kiu konkeris Egiption.

Estis dum lia regado kiam liaj malamikoj, regantoj de Asirio, invadis Egiption. Asarhadono gvidis plurajn kampanjojn kontraŭ Taharko, kiu restis registrita en pluraj monumentoj. Lia unua atako, en 677 a. K., organiziĝis por repacigi la arabajn tribojn proksimajn al la Morta Maro. Asarhadono invadis Egiption en la 17a jaro de la regado de Taharko.

Taharko venkis super la asirianoj en tiu okazo, sed tri jarojn poste (671 a. K.) la asiria reĝo forprenis kaj disrabis Memfison, kaptante multajn anojn de la reĝa familio. Taharko fuĝis suden kaj Asarhadono reorganizis la politikon en la nordo, entronigante la reĝon Nekao la 1-a, de la 26a dinastio, kiel reĝon en Sais.

Tamen, post la eliro de la lando de la reĝo de Asirio, Taharko reorganizis la politikon en Suba Egiptio, incitante multnombrajn ribeliĝojn. Asarhadono mortis antaŭ ol povi reveni al Egiptio, estante sia heredanto Asurbanipal kiu plian fojon Egiption. Asurbanipal venkis Taharkon, kiu fuĝis al Tebo kaj tie forpasis post 26 jaroj da regdo. Lin sukcedis sia filo Tanutamani. Li estis enterigita en El-Kurru.