Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj

WWF-ekoregiono en Japanujo

La tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Japanujo.

Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj (Tero)
Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Vikimedia Komunejo:  Taiheiyo Evergreen Forests Ecoregion (One Earth) [+]
vdr

Priskribo redakti

 
Aŭtuna arbaro en la komunuma botanika ĝardeno de Kobe.

La ekoregiono kovras areon de 138 300 kvadratajn kilometrojn je la pacifika flanko de la insuloj de Honŝuo, Ŝikokuo, kaj Kjuŝuo. La influo de la Kuroŝia Marfluo kaŭzas humidan klimaton kaj longan kreskadan sezonon, kiuj favoris ĉiamverdajn foliajn arbarojn. Laŭrisilvaj arbaroj kreskadis apud la marbordo, kaj kverkaroj superregadis landinterne. Je pli altaj altitudoj, la pacifikaj ĉiamverdaj arbaroj transiris al pacifikaj montaraj falfoliaj arbaroj de la landinterno [1].

La arbaroj ampleksas miksaĵon de specioj kiuj devenas de mezvarma kaj tropika Azio. Specioj de tropikaj originoj inkluzivas du speciojn de podokarpo, du speciojn de Pittosporum, plurajn speciojn el la laŭracoj (Machilus, Neolitsea, cinamomo), kaj Cycadophyta (Cycas revoluta). Arboj kun originoj en mezvarma Eŭrazio inkluzivas japanan fagon, ĉiamverdajn kverkojn kaj kastanopsojn [2].

En la ekoregiono troviĝas la plej grandaj urboj kiel Tokio, Jokohamo, Osako, kaj Nagojo, kaj plimulto de la arbaroj estis transformitaj al agrikulturo aŭ urbanizado. Postrestantaj areoj de arbaro troviĝas ĉirkaŭ temploj kaj sanktejoj, je krutaj deklivoj, kaj en kanjonoj. Sekundaraj arboroj, nomitaj Satojama, troviĝas je montetoflankoj kiuj limtuŝas kultivitajn terenojn.

Referencoj redakti

  1. angle National Geographic : Taiheiyo evergreen forests, Wildworld ecoregion profile
  2. angle Haggett, Peter 2002 : Encyclopedia of World Geography. 2nd Ed., Marshall Cavendish Co., Tarrytown, New York. p. 3089

Vidu ankaŭ redakti

 
Kinka-Monto, Gubernio Gifu.


 
Kinka-Monto, Gubernio Gifu.
 
Kinka-Monto, Gubernio Gifu.
 
Kinka-Monto, Gubernio Gifu.
 
Kinka-Monto, Gubernio Gifu.
Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj   Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj   Belgio,   Danio,   Francio,   Germanio,   Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (  Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj   Bulgario,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Rumanio,   Serbio (  Kosovo),   Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj   Danio,   Germanio,   Pollando,   Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj   Portugalio,   Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj   Azerbajĝano,   Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj   Armenio,   Azerbajĝano,   Kartvelio,   Rusio,   Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj   Irlando,   Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj   Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj   Aŭstrio,   Belorusio,   Ĉeĥio,   Germanio,   Litovio,   Moldavio,   Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj   Nord-Koreio,   Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo   Ukrainio,   Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj   Albanio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Kroatio,   Italio,   Montenegro,   Serbio,   Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj   Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido   Bulgario,   Kartvelio,   Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj   Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Andoro,   Francio,   Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj   Belorusio,   Estonio,   Norvegio,   Latvio,   Rusio,   Finnlando,   Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj   Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj   Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj   Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj   Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj   Aŭstrio,   Ĉeĥio,   Francio,   Germanio,    Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo   Irako,   Irano,   Turkio

Eksteraj ligiloj redakti