Japana esperantisto

Takamaru Sasaki
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1898 (1898-01-30)
en Tokio
Morto 28-an de decembro 1986 (1986-12-28) (88-jaraĝa)
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo aktorodramaturgo
vdr

TAKAMARU Sasaki (naskiĝis 1898- mortis la 28-an de decembro 1986 en Tokio, preskaŭ 89jara.) estis konata japana dramverkisto, reĝisoro kaj aktoro.

Li kunfondis en 1921 pioniran revuon de maldekstremaj literaturistoj kaj donis al ĝi la Esperantan subtitolon La Semanto. Krome, li tradukis japanen el Esperanto kaj la franca. Aŭtobiografioj aperis en la japana (1959) kaj en Esperanto (Mia kaŝita vivo, Mallonga aŭtobiografio de iu neortodoksa esperanlisto, 1978). La nekrologoj, kiuj aperis en la japana gazetaro, menciis ankaŭ lian aktivadon en la Esperanto-movado, kiu fakte daŭris dum sep jardekoj.