TAKASUGI Ichiro (naskiĝis la 17an de julio 1908, mortis la 9an de januaro 2008) estis japana esperantisto. Li estis literatura kritikisto, instruisto kaj tradukisto de la angla lingvo, tradukisto de infan-literaturo.

Takasugi Ichiro
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1908 (1908-07-17)
Morto 9-an de januaro 2008 (2008-01-09) (99-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Tokia Universitato de Edukado
Okupo
Okupo esperantisto • romanisto • kritikistotradukisto
vdr

Post la dua mondmilito, li kiel japana soldato militinta en la nord-orienta Ĉinio, estis kaptita de rusa armeo, kaj forkondukita en koncentrejo den Siberio. Post reveno en Japanion, li verkis la sperton japane "Kyokko no kage ni (=Ombre de la Nordaj Lumoj)", kaj ĝi iĝis unu el la furoraj verkoj en 1950. Li tradukis el la angla japanen verkojn de Agnes Smedley. Li tradukis infan-literaturaĵojn, i.a. "Peter Pan" kaj "La mirinda sorĉisto de Oz".

Kiel esperantisto, li tradukis japanen la verkojn de Vasilij Eroŝenko, kaj prezentis la vivon de Verda Majo. En la jaro 1997 li eldonis la libron Rememoroj el mia vivo kun la verda stelo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti