Tiu ĉi artikolo temas pri la tradicia meksika manĝaĵo Tako. Por la valuto de Bangladeŝo vidu la artikolon "Bangladeŝa tako".

Tako (hispane 'taco') estas tradicia meksika manĝaĵo, kiu konsistas el tortiljo, ĝenerale maiza, kiu kutime estas volvita ĉirkaŭ manĝebla substanco, plejofte bovaĵo. Ĝi estas la plej reprezenta manĝaĵo de meksika kuirarto[1][2] kaj troveblas en ĉiuj partoj de la respubliko kaj en meksikaj restoracioj tra la mondo.

Diversaj takoj

Nuntempe, takoj estas disvastigitaj tutmonde kiel speco de rapidmanĝaĵo. Tamen, kio estas konata kiel tako internacie, estas usonaj influitaj takoj, kiuj sufiĉe diferencas en ingrediencoj kaj preparado de meksikaj kaj venas de teksas-meksika kuirarto, kiu influas la manieron de preparado kaj gusto.

Ili povas havi diversajn ingrediencojn kaj ekzistas diversaj prezentadoj — kiel la brunigitaj aŭ korbo-takoj — kaj ili varias laŭ sia preparado.

Ingrediencoj redakti

La tortiljo estas maldika kaj ronda preparo farita el maiza pasto, inter 12 kaj 25 cm en diametro. Tortiljoj el tritika faruno, kaj eĉ el nopaloj, ankaŭ estas faritaj, kvankam malpli ofte. Takoj ankaŭ povas havi duobla tortiljo kiam la manĝaĵo kiun ĝi enhavas estas tro peza por enhavi kun ununura tortiljo.

Por la farĉitaĵo ekzistas ampleksa vario de manĝaĵoj kiel viando, visceraĵokolbasoj. La ingrediencoj kaj la maniero de kuiri ilin determinas la nomon,[3] ekzemple, tacos de cochinita (takoj suĉporkaĵa) aŭ brunigitaj takoj, ankaŭ nomitaj frititaj takoj aŭ flautas (laŭvorte, flutoj). Aliaj variaĵoj inkludas: korbotakoj (ĝeneraligitaj kaj malmultekostaj), tacos acorazados (takoj kirasaj, tielnomitaj ĉar ili inkludas rizon kaj malmole kuritajn ovojn), tacos ahogados (takoj dronitaj), tacos norteños (takoj nordaj), ktp.

La saŭco estas akompano kaj samtempe esenca ingredienco. Ekzistas multaj saŭcoj en meksika gastronomio: la familio de ruĝaj saucoj, kune kun la familio de verdaj saŭcoj, estas la plej tipaj, krom spica avokada saŭco, saŭco el chile de árbol (arbokapsiko), salsa macha (saŭco maskla), kokbeko, ktp.

Aliaj oftaj akompanoj estas: fromaĝo, acidkremo, limeo, rafano, laktukon, aŭ miksaĵo de pikita koriandro kaj cepo.

Simile, kvankam la norma tako estas farita kun ia tortiljo, en meksikaj restoracioj je alta kuirarto aŭ fuziokuirarto, tortiljoj povas esti anstataŭigita per laktuko, cepofolio aŭ ia simila ingredienco.[2][4]

Etimologio redakti

Laŭ la Real Academia Española, la vorto 'taco' originale signifis, kaj ankoraŭ signifas ŝtopilo.

Referencoj redakti

  1. David PORTILLO (31-an de Marto 2017). «El taco, parte fundamental de la cultura mexicana». Imagen Poblana. Konsultita la 22 -an de Aŭgusto 2019.
  2. 2,0 2,1 Alejandro ESCALANTE (2013). «Todo cabe en una tortilla». En Débora Holtz y Juan Carlos Mena, ed. La Tocopedia. Enciclopedia del taco (Segunda edición). Trilce Ediciones. ISBN 978-607-7663-53-9.
  3. R. MUÑOZ «Taco». Diccionario enciclopédico de la Gastronomía Mexicana. Larousse Cocina. Alirita la 4-an de Junio 2021.
  4. Alonso RUVALCABA (18-an de Januaro 2017). «El taco no es mexicano». Munchies (Revista Vice). Alirita la 5-an de Novembro 2017.

Vidu ankaŭ redakti