Taktiko

Taktiko estas la arto trovi kaj realigi unuopajn paŝojn por atingi (pli foran) celon aŭ realigi (pli ampleksan) planon en tuja aŭ baldaŭ maniero (diferente al strategio, kiu temas pri longdaŭra klopodo). La termino uzebla de profitcela organizaĵo, armitaj fortoj, en konkurencaj ludoj kiel en ŝako, ĉiaspecaj sociaj luktoj - ĉefe laboristaj luktoj, teama sporto kaj por organizi protestoj kaj manifestacioj. Taktiko konsistas el organizado kaj rangigo de la diversaj celoj.[1]

Ekzemple, ekzistas ebleco, ke certa flanko gajnos taktikan venkon en batalo, sed spertos strategian perdon en la milito pro la malsukceso atingi la celojn dum la tuta kurso de la konfrontiĝo. De tio estas derivita la frazo "gajni la batalon sed perdi la militon."

La esprimo estas uzita ne nur en armeaj kuntekstoj sed ankaŭ en civilaj kuntekstoj kiel ekzemple ekonomiko, merkatado, ludoj, intertraktado, sportoj kaj multaj aliaj klopodaj kampoj.

Referencoj redakti

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti