Taktobastono estas bastono kiu estas uzata de dirigentoj ĉefe por pligrandigi kaj plibonigi la manajn kaj korpajn movojn asociajn kun dirigentado de ensemblo de muzikistoj kaj ĉefe de orkestroj.

Igor Stravinski dirigentante per bastono (1929).

Priskribo redakti

Modernaj taktobastonoj estas ĝenerale faritaj el malpeza ligno, vitrofibrokarbonfibro kiu estas mallarĝigita al komforta tenilo kiu estas kutime farita el korko, kverka, juglanda ligno, palisandro, aŭ foje el aluminio kaj kiu povas esti adptita al la neceso de la dirigentoj. Profesiaj dirigentoj ofte havas personajn speciigojn por batono baze ĉefe sur siaj propraj fizikaj postuloj kaj la naturo de la ludo: Henry Wood kaj Herbert von Karajan estas kelkaj ekzemploj.[1] Historia ekzemplo de ties konstruo estas unu de la franca komponisto Louis-Antoine Jullien en la mezo de la 1850-aj jaroj antaŭ sia unua vizito al Usono: ĝi estis priskribita kiel, "belega batono farita el acero, riĉe muntita en oro kjaj ornamita per kostaj diamantoj."[2]

Notoj redakti

  1. José Antonio Bowen et al., The Cambridge Companion to Conducting (UK: Cambridge University Press, 2003) p.3,4
  2. Nancy Newman (2010), Good Music for a Free People: The Germania Musical Society in Nineteenth-century America, University Rochester, p. 279, (ISBN 978-1-58046-345-4), http://books.google.com/books?id=8oks8-lgwlgC&pg=PA279