Taktser

vilaĝo en Ĉinujo

Taktser estas la tibeta nomo de la vilaĝo Hongya (红崖村 Hongya cun, Hongaizi en loka dialekto), kiu, kune kun 13 aliaj vilaĝoj estas la komunumo Shihuiyao. Shihuiyao troviĝas en Ping'an (平安县), kiu estas parto de la distrikto Haidong de la provinco Ĉinghajo en la popola respubliko de Ĉinio.

La vilaĝo Taktser en Amdo

Malgraŭ la jam de jarcentoj ĉine parolanta loĝantaro, la regiono estas parto de la tibeta kulturregiono Amdo. Taktser situas ne (kiel oni kredas ofte) proksime de la budhisma Kumbum-monaĥejo (ĉine Ta'er Si), sed ĉirkaŭ 50 km sudoriente de ĝi, ĉirkaŭ 20 km surokcidente de la komunumo Ping'an (平安镇, tibete Bayan khar).

La naskiĝdomo de la 14-a dalai-lamao

La vilaĝo famiĝis, ĉar tie naskiĝis la mondfama Tenzin Gyatso, 14-a Dalai-lamao. Tiam la vilaĝo nomiĝis QijiachuanQijiazhuang, kiu signifas "rivero (aŭ hejmo) de la familio Qi" (Ch'i). Tio, ŝajne estis la triba nomo de la familio de la dalai-lamao, ĉar la knabo respondis tion kiam oni demandis lian nomon.

Literaturo redakti

  • Matthias Hermanns, Mythologie der Tibeter. Magie. Religion. Mysterien, 1955, Neuausgabe Mythen und Mysterien, Magie und Religion der Tibeter, Essen o. J., S. 202. ISBN 3884001124
  • Andreas Gruschke: The Cultural Monuments of Tibet’s Outer Provinces: Amdo, Band 1, Bangkok 2001, ISBN 9-7475-3459-2 - [1] Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
  • Andreas Gruschke: Diederichs kompakt - Dalai Lama. Kreuzlingen - München 2003, ISBN 3720524612