TakumePukamaru estas atolo de la Tuamotuoj en Franca Polinezio, situante 790 km nordoriente de Tahitio kaj 6 km nordoriente de Raroia kaj 128 km okcidente de Fangatau.

Takume
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 15° 48′ S, 142° 12′ U (mapo)-15.8-142.2Koordinatoj: 15° 48′ S, 142° 12′ U (mapo) f1
Situo de Takume
Situo de Takume

Map

Longo 25 kmf2
Larĝo 5 kmf3
Areo 43,5dep1 w3f4
Loĝantaro 116 (2012)
Ĉefa loko Ohomo
bildo de insulo
vdr

La longforma atolo mezuras 24 x 5 km. Ĝia laguno havas areon de 43,5 km2.

Takume havas multajn etajn insuletojn sur ĝia rifo; plej multe situanta je la orientaj randoj. La longa kaj profunda laguno havas unu navigeblan pasejon por eniri.

Takume havas 116 loĝantojn. La ĉefa vilaĝo estas Ohomo.

Historio redakti

Takume kaj Raroia nomiĝis Napaite, "la ĝemeloj" (ite = du), de la antikva Paumotu popolo.

La unua registrita Eŭropano kiu alvenis al Amanu Atolo estis la Hispana navigisto Pedro Fernández de Quirós je la 15-a de februaro 1606, kiam li velveturis trans la Pacifiko serĉante Terra Australis. Ĝi nomiĝis La Fugitiva (hispane por La fuĝanto).[1] En 1820 ĝin vizitis la rusa ocean-esploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen per la ŝipoj Vostok kaj Mirni. Li nomis la atolon "Wolkonsky".[2]

Takume flughaveno inaŭguriĝis en 1996.

Administracio redakti

Administracie Takume estas parto de la komunumo Makemo. La komunumo Makemo konsistas el la atoloj de Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.

Referencoj redakti

  1. Sharp, Andrew The discovery of the Pacific Islands, Oxford, 1960, p.65
  2. Les Atolls des Tuamotu par Jacques Bonvallot, Institut de recherche pour le développement, éditions de l'IRD, 1994, ISBN 9782709911757, pp.275-282.

Eksteraj ligiloj redakti