Talas-Alatoo (de la kirgiza vorto Ала-Тоо = bunta montaro, plennome Талас Ала-Тоосу [Talas Ala-Toosu], en iuj lingvoj ankaŭ nomata Talas-Alatau - laŭ la kazaĥa noma variaĵo Талас Алатауы [Talas Alatauij]) estas alta montaro en la ŝtatoj Kirgizio, Kazaĥio kaj Uzbekio de Centra Azio. Plej alta punkto de la montaro estas la monto Gora Manas, 4488 metrojn super la marnivelo.

Talas-Alatoo
montara sistemomonto
Alteco 4 488 m (plej alta punkto Gora Manas)
Situo  Kirgizio,
 Kazaĥio,
 Uzbekio
Montaro Tjanŝano
Geografia situo 42° 19′ N, 71° 2′ O (mapo)42.31666666666771.033333333333Koordinatoj: 42° 19′ N, 71° 2′ O (mapo) f4
Talas-Alatoo (Kirgizio)
Talas-Alatoo (Kirgizio)
DEC
Talas-Alatoo
Talas-Alatoo
Situo de Talas-Alatoo
Map
Talas-Alatoo
vdr

La montaro konsideratas parto de la montaro Tjanŝano, kaj konsistigas ties plej okcidentan parton. Plejparte ĝi situas en Kirgizio. La montaro etendiĝas en la nordokcidento de la ŝtato sude de la kirgizia urbo kaj la samnoma rivero Talas kaj oriente de la kazaĥia urbo Taras kaj sude estas iaspeca daŭrigo de la Kirgiza Montaro, kiu situas norde de la rivero Talas. Sude ĝi iom post iam malaltiĝas ĝis la rivero Narin. La okcidentaj malpli altaj partoj de la montaro etendiĝas ĝis la suda Kazaĥio kaj la orienta Uzbekio.

la Talas-Alatoo jen bildiĝas en la mapa nordoriento