Talcott Parsons

usona sociologo

Talcott PARSONS (naskiĝinta en la 13-a de decembro 1902 proksime de Colorado Springs, mortinta la 8-an de majo1979 en Munkeno) estis grava usona sociologo.

Talcott Parsons
Persona informo
Talcott Parsons
Naskiĝo 13-an de decembro 1902 (1902-12-13)
en Colorado Springs
Morto 8-an de majo 1979 (1979-05-08) (76-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Old Burying Ground vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko • Amherst College • Universitato de Hajdelbergo vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Patro Edward Smith Parsons vd
Patrino Mary Augusta Parsons vd
Infanoj Charles Parsons vd
Profesio
Okupo sociologo • universitata instruisto • biologo vd
Laborkampo historio vd
Doktoreca konsilisto Edgar Salin vd
Verkado
Verkoj The Social System ❦
The Structure of Social Action vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La tre grava usona sociologo Parsons.

Vivo redakti

Dum la studo ĉe la London Sĉool of Economics (1924-1925) kaj en Heidelberg (kie li doktoriĝis en la 1927-a jaro) li gajnis enrigardon en la pensojn de la etnologo Bronisław Malinowski kaj de Max Weber. Antaŭe estis estinta lia plano iĝi kuracisto aŭ biologo. Inter 1944-79 li docentis kiel profesoro pri sociologio ĉe la Universitato Harvard.

Estante adepto de funkcionalismo, Parsons taksis la socion organismo memstara kaj memreguliga kun certaj mekanismoj por la konservo de sociala ordo. Laŭ lia struktura-funkcionala teorio, la socion konsistigus membroj kun unuopaj taskoj kaj granda celo antaŭ la okuloj. Malgraŭ tia sistemteoria vidpunkto pri socio Parsons jesis al libera decidopovo de ĉiuj. Tiaj decidoj tamen estus farotaj inter diversaj socie donitaj normoj kaj ĉiam integrigus alternativajn agadeblecojn. Lia plej grava celo estis la ellbarodo de ĝenerale valida teorio pri agado socia.

En lia unua ĉefverko The Structure of Social Action (1937) Parsons volis skizi tian teorion apogante sin sur voluntarismaj pensmanieroj. En la verko Social structure and personality (1964) li okupiĝas pri la ligo inter socialigo kaj individualecigoj. Akcesore al tio li laboris pri edukado kaj sansistemoj.

Aliaj verkoj (elekto) redakti

  • Essays in sociological theory (1949)
  • The system of modern societies (1971)
  • Zur Theorie sozialer Systeme (1976)
  • Aktor, Situation und normative Muster (1986).

Literaturo redakti

  • Jeffrey C. Alexander (1983). The Modern Reconstruction of Classical Thought: Talcott Parsons. (Theoretical Logic in Sociology Volume Four)"
  • Louis Althusser/Étienne Balibar](1970). Reading „Capital“
  • Alois G. Brandenburg (1971). Systemzwang und Autonomie. ISBN 3-531-09228-6
  • Ditmar Brock/Matthias Junge/Uwe Krähnke (2007). Soziologische Theorien von Auguste Comte bis Talcott Parsons ISBN 978-3-486-58218-5
  • Ralf Dahrendorf: Struktur und Funktion. T. P. und die Entwicklung der soziologischen Theorie. KZfSS Jg. 7, 1955, S. 491 - 519; wieder in ders.: Pfade aus Utopia Piper, München 1974; wieder in Jürgen Friedrichs & Karl Ulrich Mayer & Wolfgang Schluchter, Hgg.: Soziologische Theorie und Empirie. KZfSS. (Auswahlband) Westdeutscher Verlag, Opladen 1997 ISBN 3-531-13139-7 S. 51 - 79
  • Uta Gerhardt (2002). Talcott Parsons.
  • Niklas Luhmann (1984). Soziale Systeme.
  • Harald Wenzel (1990). Die Ordnung des Handelns.

Eksteraj ligiloj redakti