Taleso el Mileto

helena filozofo kaj matematikisto

Taleso el Mileto (greke Θαλής (ò Μιλήσιος), transskribo per la latinaj literoj: Thales) estis greka filozofo konsiderata la patro de filozofio, interalie ĉar li estis la unua, kiu faris la transiĝon de la mito al la logoso, racio, tiel naskante filozofion. Li estis la iniciatinto de la filozofio de la naturofizio physis. Li estis do la unua fiziistofiziologo. Taleso estis la unua greka erudiculo, kiu ne bezonis rakonton por transdoni siajn klarigojn, ĉefe en siaj geometriaj esploroj, tiel komencinte la formo de matematika pruvo.

Taleso
Θαλῆς
Persona informo
Θαλῆς ὁ Μιλήσιος
Naskonomo greke Θαλῆς
Naskiĝo 7-a jarcento a.K.
en Mileto
Morto 6-a jarcento a.K.
en Mileto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per sunfrapo vd
Religio monismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Loĝloko Mileto vd
Familio
Patro Examyas vd
Patrino Сleobulina vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofoastronomofizikistoinĝenieroverkisto • geometro • instruisto vd
Laborkampo filozofiomatematiko vd
Verkado
Verkoj teoremo de Taleso vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Taleso el Mileto.

Li naskiĝis en la ionia greka urbo Mileto ĉirkaŭ la jaro 640 a.K. Li tre interesiĝis pri matematiko, geometrio, astronomio, politiko, kaj komerco. Li prognozis precize la sunan eklipson de la 28-a de Majo -585. Laŭ legendo, Taleso ankaŭ portis la sciojn pri geometrio kaj astronomio de Egiptio kaj Mezopotamio al Grekio.

Taleso serĉis la praan aŭ la originan elementon de la universo, nomata la principo de ĉio. Li instruis, ke tiu elemento estas akvo. Akvo estas gaso en la atmosfero, kaj likvo en la tero, en la maro, kaj sub la tersurfaco. Akvo, kiel glacio, estas ankaŭ solido. Evidente, laŭ Taleso, sen akvo la vivo ne povas ekzisti, kaj tial estas grava elemento. La akvo estas la unua realaĵo, origina kaj fundamenta, la substanco simpla, elementa, ne kunmetita. Jen aristotela diraĵo pri la afero:

Citaĵo
 Taleso, iniciatinto de tiu tipo de filozofio, diras ke la principo estas la akvo (pro tio li asertas ke ankaŭ la tero flosas sur la akvo) certe konviktiĝinte ekde la konstato ke la nutraĵo de ĉio estas malseka kaj ke eĉ la la vermo generiĝas de malsekaĵo kaj vivas en malsekaĵo. Nu, tio laŭ kio ĉio sin generas estas, ekzakte, la principo de ĉio. Li estas konvikita de tiu ĉi fakto kaj de la fakto ke la semoj de ĉiuj aferoj havas malsekan naturon, kaj la akvo estas la principo de la naturo de la malsekaj aferoj. 

Rilate la animon de Taleso, oni povas dedukti ke ĝia koncepto, ĉu devenas de lia ĝenerala pensmaniero, ke ĝia origino estas la unua principo, la akvo, ĉar ĉio vivanta estas malseka, ĉu devenas de la rekta observo la la ŝtono de Magnesio, de la nevidebla kaj mova forto de magneto, io simila al spirita ento de la orfeuloj, kohere kun liaj asertoj ke ĉio estas plena je dioj. Tial li diris ke la magneto havas animon ĉar ĝi kapablas movigi.

Se Taleso konsideris la animon, motoran principon, kaj ke ĉio estis plena je dioj, do la materio de Taleso estis viva pravigante la lastaj filozofiaj esploruloj asertantaj ke la talesa materiismo kaj la greka ĝenerale ne estas la nuntempa, kaj pro tio ili elpensis novan vorton por difini tiun materiismon vivan, nome, Hilozoismo.

Kontraŭe al pasintaj pensintoj, Taleso celis klarigi la mondon ne laŭ mitojdioj, sed laŭ racio kaj logiko. Tio estas la radiko de greka filozofio kaj moderna scienco kaj, eble, de okcidenta civilizo mem.

Vidu ankaŭ redakti