Talisay [talisaj] - tagaloge Lungsod ng Talisay - estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en provinco Cebuo. Talisay apartenas al Cebua urbaro. La loknomo estas prenita de la arbo (en:Terminalia catappa), kiu estas abunda ĉe la urbo.

Talisay
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6045
Demografio
Loĝantaro 263 048  (2020) [+]
Loĝdenso 6 598 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 15′ N, 123° 50′ O (mapo)10.25123.83333333333Koordinatoj: 10° 15′ N, 123° 50′ O (mapo) [+]
Alto 108 m [+]
Areo 39,87 km² (3 987 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Talisay (Filipinoj)
Talisay (Filipinoj)
DEC
Talisay
Talisay
Situo de Talisay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Talisay, Cebu [+]
vdr
Strato en Talisay

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Talisay kuŝas sur la orienta marbordo de la insulo [1]. Cebuurbo troviĝas nur 10, Mandaue 13, Lapu-Lapu 15, Manilo 572, Kezonurbo 576 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Talisay estis fondita en 1648 kiel biendomo posedata de la aŭgustenanoj. En 1849 ĝi estis transformita al municipo. Dum la usona kolonia periodo Talisay estis bazo de koloniaj militaj fortoj. La urbo estis okupita de la japanoj inter 1942 kaj 1945, tiam la komunumo estis unu el la centroj de la filipina rezista movado. Talisay akiris urban statuson en 2000.

 
Japana domo en Talisay

Ekonomio redakti

Talisay estas grava centro por la produktado de eksplodaĵoj kaj menciindas la viglaj, pluraj, publikaj merkatoj, butikoj kaj aĉetejoj.

Religio redakti

Talisay havas romkatolikan plimultan loĝantaron kaj malplimultajn protestantajn kaj ne-kristanajn minoritatojn.

Trafiko redakti

 
Flava domo en Talisay

Talisay estas ligita al Cebuurbo kun la marborda ŝoseo. En la urbego la motoroj kaj tricikloj faras grandan trafikon.

Klimato redakti

La klimato de Talisay estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas ĉirkaŭ 1600 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter februaro-aprilo falas pli malofta. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans