Tamás Örley [tamAŝ orlei], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Örley Szabolcs Tamás [sabolĉ], en Usono Thomas Orley estis hungardevena usona kemiisto, skermisto, golfludisto.

Tamás Örley
Persona informo
Naskonomo Örley Szabolcs Tamás
Naskiĝo 21-an de februaro 1934 (1934-02-21)
en Budapeŝto
Morto 3-an de julio 2008 (2008-07-03) (74-jaraĝa)
en Berno
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Tamás Örley[1] naskiĝis la 21-an de februaro 1934 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de julio 2008 en Berno.

Biografio redakti

Tamás Örley komencis frekventi piaristan gimnazion en Szeged en 1944. Dum la frua socialismo li rekte ne povis studi en universitato pro la familia deveno (ili ne estis laboristoj). Örley estis talenta sportisto, li atingis bonajn rezultojn en skermo. Pro la bona sporta kariero li komencis studi kemion en 1955. Kiel studento, li partoprenis en la revolucia movado dum la Hungara revolucio de 1956, post la falo li disidis al Usono. Li akiris kemian diplomon en Universitato Stanford, dum li daŭris la skermon. Li havis postenon en kemia firmao, plej ofte li estis komercisto pri kemiaĵoj, depost 35 jaroj li pensiuliĝis kaj vivis plu en Svislando. En 1964 li estis usona olimpikano, en la sama jaro li edziĝis. Iom poste li forlasis la skermon kaj li iĝis golfludisto. Depost fino de la socialismo li partoprenis en reorganizado de la hungara golfludo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-05. Alirita 2019-12-05.