Tamás Almási
Tamás Almási [tamAŝ almAŝi], hungare Almási Tamás, Esperante Tomaso Almási estas hungara reĝisoro, scenaristo, kameraisto kaj profesoro.
Tamás Almási | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1948 (75-jaraĝa) en Székesfehérvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • ĉefkameraisto • reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://almasitamas.hu |
Tamás Almási naskiĝis la 26-an de julio 1948 en Székesfehérvár.
Biografio redakti
Tamás Almási frekventis aktoran-filman ĉeflernejon pri reĝisorado en Budapeŝto inter 1975-1979, kie li lernis de Zoltán Fábry (reĝisoro), György Illés. Poste li eklaboris en produktejo de filmoj, kie laboris kune kun István Szabó, Zoltán Fábry, Miklós Jancsó, Pál Zolnay, Géza Radványi. Li instruas en la ĉeflernejo ekde 1999. Liaj filmoj estis videblaj en pli, ol 40 landoj. Li ricevis premion Kossuth en 2010, pli frue ekde 1977 ankaŭ aliajn premiojn.