Tamás Fellegi [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plena nomo) Fellegi Tamás László estas hungara politikisto, ministro, negocisto, politologo.

Tamás Fellegi
Persona informo
Naskonomo Fellegi Tamás László
Naskiĝo 7-an de januaro 1956 (1956-01-07) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater ELTE Trefort Ágoston Gyakorlóiskola • Universitato Eötvös LorándUniversitato HarvardUniversitato de Konetikuto vd
Partio Fidesz vd
Familio
Patro Tamás Fellegi vd
Edz(in)o Ágnes Szokolszky vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistoadvokatoentreprenisto • politikologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tamás Fellegi [1] Arkivigite je 2010-03-31 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 7-an de januaro 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tamás Fellegi abiturientis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1974. Li frekventis Sciencan Universitaton pri Eötvös Loránd inter 1976-1981, kie li akiris juran diplomon. Li eklaboris en politika instituto, samtempe li instruis en Universitato Eötvös Loránd, sed en la jaro 1985 li plulernis en Harvard. Post 2 jaroj li lernis kaj instruis en Universitato de Konetikuto, fine li akiris PhD. Li esploris en Rochester, poste li instruis en Novjorko ĝis 1993. Hejmenveninta li denove instruis en la universitato kiel docento. Inter 1996 kaj 2000 li havis signifan postenon en telekomunika firmao, poste en aliaj firmaoj. En 2010 li estis nomumita ministro pri nacia evoluo, en la sekva jaro senpostena ministro. En 2012 li forlasis la politikon, li iĝis negocisto. Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • "Új hegemónia - Ellenzéki mozgalmak Lengyelországban 1980-81" (1987) kune kun Viktor Orbán
  • "Regime Transformation and the Mid-Level Bureaucratic Forces in Hungary" (1992)

Fontoj redakti