Tamás Kobzos Kiss

Tamás Kobzos Kiss [tamAŝ kobzoŝ kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kobzos Kiss Tamás estas hungara muzikisto, kantisto, instruisto, profesoro. Lia kromnomo Kobzos (=kobozisto) estas uzata ekde 1977.

Tamás Kobzos Kiss
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1950 (1950-05-30)
en Debrecen
Morto 8-an de novembro 2015 (2015-11-08) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Tamás Kiss
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Tamás Kobzos Kiss [1] Arkivigite je 2016-10-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 30-an de majo 1950 en Debrecen.

Biografio redakti

Tamás Kobzos Kiss frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, dume li lernis muzikadi pri piano, gitaro, liuto kaj diversaj historiaj aŭ popolaj muzikiloj. En 1974 li eklaboris en muzeo en Budapeŝto, sed poste li aliĝis al diversaj orkestroj. Li ofte ludis en teatroj, kirkoj, muzikĉambroj. En 1981 li aliĝis al orkestro "Clemencic Consort", okazis pli ol centfoje koncertoj en Eŭropo. Baldaŭe li faris solistan karieron, li muzikadis eĉ en Japanio kaj Usono. Li ekinstruis en muziklernejo en Óbuda, krome ekde 2007 en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Li ricevis premion Kossuth en 2014, pli frue ekde 1975 ankaŭ aliajn premiojn.

Lia repertuaro (elekto) redakti

  • Renaissance Music in Transsylvania (1981) – solisto
  • Protestáns énekmondók (1992)
  • Vándorok énekei (1995) – solisto
  • A magyar történelem dalban elbeszélve (2005)
  • Balassi Bálint és Pir Sultan Abdal énekei magyarul és törökül (2014)

Fontoj redakti