Tamás Mészáros [tamAŝ mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros Tamás estas hungara ekonomikisto, profesoro.

Tamás Mészáros [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1946 en Eger.

Biografio redakti

Tamás Mészáros frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1970, en la sekva jaro li doktoriĝis. Post siaj studoj li estis samloke asistanto, ekde 1978 lektoro. Li estis ankaŭ eldonejestro inter 1981-1984. Li estis docento inter 1984-1991. Li akiris sciencan gradon (CSc) en 1984 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1984 - 1989 li estis vicdekano, poste dekano ĝis 1994, inter 1986-1994 katedrestro, inter 2004-2011 rektoro. En 1991 li estis nomumita universitata profesoro. Li estis ankaŭ institutestro inter 2005-2012.

Li havas edzinon, kiu naskis dufoje. Li ricevis premiojn inter 1994-2009.

Fontoj redakti