Tamás Szikora [tamAŝ sikora], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szikora Tamás estis hungara abstrakta pentristo, altlerneja instruisto.

Tamás Szikora
Persona informo
Naskonomo Szikora Tamás
Naskiĝo 24-an de novembro 1943 (1943-11-24)
en Nyíregyháza
Morto 22-an de aprilo 2012 (2012-04-22) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Tamás Szikora
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Memortabulo pri Tamás Szikora

Tamás Szikora [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1943 en Nyíregyháza, li mortis la 22-an de aprilo 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tamás Szikora unue akiris metalurgian diplomon en 1968 en Leningrado, poste en 1976 en Hungara Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Géza Fónyi, Sándor László Veress kaj Simon Sarkantyu. Li havis stipendiojn inter 1977-1980, baldaŭ en 1997 kaj 1999. Inter 1982 kaj 1991 li instruis en padagogia altlernejo de Esztergom, poste lernojaron en Industriarta Altlernejo, ekde 1997 en la menciita Hungara Belarta Altlernejo. En 1990 li aliĝis al Artistkolonio (Szentendre), post 2 jaroj li vivis pli ol jaron en Parizo. Li ricevis premiojn inter 1992 - 2010. En liaj abstraktaj pentraĵoj la ĉefa motivo estas la skatolo.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Nyíregyháza (1978, 2002)
  • Budapeŝto (1980, 1989, 1996, 2006, 2013)
  • Vieno (1988)
  • Szentendre (1992, 2011)
  • Parizo (1992, 1999)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Eltolódások
  • Mágikus doboz (1994)
  • Egy doboz vörösben (1999)
  • Dobozok (2010)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Nyíregyháza (2017)

Fontoj redakti

Referencoj redakti