La Tamaŭlipa korvo (Corvus imparatus) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj indiĝena el Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tamaŭlipa korvo
Tamaŭlipa korvo
Tamaŭlipa korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. imparatus
Corvus imparatus
(Peters, 1929)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas relative malgranda (34–38 cm longa) kaj eleganta korvo kun tre brila plumaro kiu estas milda kaj silkeca. La beko estas tre svelta kaj nigra, kiel la gamboj kaj piedoj.

Distribuado kaj habitato redakti

Ili loĝas en relative malgranda areo en nordorienta Meksiko, kie loĝas preskaŭ dezertajn arbustejojn inklude farmojn, urbetojn kaj vilaĝojn en ties teritorio. Ĝi loĝas ankaŭ en pli humidaj arbaroj de malfermaj areoj, sed ŝajne ne en plej altaj montoj aŭ laŭlonge de la marbordo. Ĝi estas socia birdo ofte formanta grandajn arojn, moviĝante kune en fermitaj grupoj. La norda bordo de la teritorio atingas ĝis Brownsville en suda Teksaso kie oni scias ke ili nestumis.

Kutimaro redakti

Dieto redakti

Manĝo precipe estas insektoj prenita el surgrunde, kvankam el arboj prenas ovojn kaj birdidojn krom multajn fruktojn kaj berojn.

Nestumado redakti

La nesto estas simila al tiu de la Larĝbeka korvo sed pli malgranda kaj konstruita en arbo aŭ granda arbusto.

Voĉo redakti

La voĉo de tiu korvo estas malkutima kaj malsimila al tiuj de plej parto de specioj de la genro Corvus. Ili havas bastonan krakadon kiel tiu de rano kaj alvoko priskribita kiel milda "gar-lik".

Rilata specio redakti

La Sinaloa korvo Corvus sinaloae ŝjane estas genetike tre proksima al tiu specio kaj povas esti konsiderata la okcidenta formo de tiu, kvankam la voĉo estas tre diferenca. Krome tria specio, la Fiŝkorvo Corvus ossifragus el sudorienta marbordo de Sudorienta Usono ŝajne estas tre rilata al ili kaj la tri specioj povus esti konsiderataj kiel "superspecio".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti