Tamajón [tamaĤON] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas kvar domaroj, nome Almiruete, Muriel, Palancares kaj Tamajón mem, krom la senloĝejo Sacedoncillo.

Tamajón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19222
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Eugenio Esteban de la Morena (PP)
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 1,13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 3° 15′ U (mapo)41.001111111111-3.2488888888889Koordinatoj: 41° 0′ N, 3° 15′ U (mapo) [+]
Alto 1 030 m [+]
Areo 116,28 km²
Tamajón (Hispanio)
Tamajón (Hispanio)
DEC
Tamajón
Tamajón
Situo de Tamajón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tamajón [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Ĉe la enirejo troviĝas la preĝejo de la 16-a jarcento dediĉita al la Asunción (Ĉieliro) de Nia Sinjorino kaj ĉe la strato Enmedio ĉe la placo, la palaco de Mendoza, aktuala urbodomo. Je 2 km en direkto norden troviĝas la ermitejo de la Virgulino de Enebrales, patronino de la vilaĝo. La edifico estas de la 16-a jarcento, kvankam ĝi ampleksiĝis en la 18-a jarcento. En tiu zono troviĝas ankaŭ la Ciudad Encantada (sorĉurbo) de Tamajón, nome medio en kiu la kalkoŝtonoj montras formojn kapricajn pro la erozio fare de la vento kaj de la akvo.

En la groto Torrejones, situa en la municipa teritorio oni trovis restojn de leopardo (Panthera pardus) de la Plejstoceno, inter aliaj taksonoj.[1]

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas agallonero [agaĝoNEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 131 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,13 loĝ/km².

Situo redakti

Tamajón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 026 m super marnivelo; je 49 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 116,28 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°00′04″N 3°14′56″Ok.

 
Etendo de la municipa teritorio ene de la provinco Gvadalaĥaro.
Nordokcidente: Campillo de Ranas Norde: Valverde de los Arroyos Nordoriente: La Huerce kaj Arroyo de las Fraguas
Okcidente: Campillo de Ranas   Oriente: Semillas kaj Arbancón
Sudokcidente: Retiendas kaj Tortuero Sude: La Mierla Sudoriente: Cogolludo

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 618 loĝantoj en 1970 al 131, tio estis oni perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tamajón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tamajón kie oni falis al la nunaj 131.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj redakti

  1. Arribas Herrera, 1997, pp. 19-22.

Bibliografio redakti

  • Arribas Herrera, A. (1997). «Un leopardo, Panthera pardus (Linnaeus, 1758), en el Pleistoceno de la Cueva de los Torrejones (Tamajón, Guadalajara, España)». Geogaceta (222): 19-22. ISSN 0213-683X.

Vidu ankaŭ redakti