Haydée Tamara Bunke Bíder (19-a de novembro de 193731-a de aŭgusto de 1967), konata kiel Tania, estis revoluciulino kaj gerilana argentina.

Tamara Bunke
Persona informo
Naskonomo Haydée Tamara Bunke Bider
Aliaj nomoj Tania • Laura Gutiérrez Bauer • Ita
Naskiĝo 19-an de novembro 1937 (1937-11-19)
en Bonaero,  Argentino
Morto 31-an de aŭgusto 1967 (1967-08-31) (29-jaraĝa)
en Vallegrande,  Bolivio
Mortokialo Pathology Oncology Research
Tombo Che Guevara Mausoleum
Lingvoj germanahispanarusaangla
Loĝloko Germana Demokratia RespublikoAŭstrioKuboBolivioArgentino
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoArgentino
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Havano
Familio
Frat(in)o Olaf Bunke
Okupo
Okupo revoluciulo • spiono • ĵurnalistotradukistopartizanomilitisto
vdr

Junaĝo redakti

Tamara Hydée Bunke Bider naskiĝis en Bonaero, Argentino, la 19-a de novembro de 1937. Ŝia patro estis germana kaj ŝia patrino pola, ambaŭ militantoj komunistaj. En 1952, Tamara veturis kun siaj gepatroj al la Germana Demokratia Respubliko, kaj estis akceptata ene de la Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (komunisma partio) kiam ŝi estis 18jaraĝa.

Tie ŝi studis en la Beletra Altlernejo de la Universitato Humboldt, kaj estis ankaŭ trejnistino de sporta pafado. Ŝi ekkonis ĝue la triumfon de la Kuba Revolucio. Ŝi konis la Che Guevara en 1960, kiam tiu veturis al Germana Demokratia Respubliko ĉe komerca delegitaro de la revolucia registaro kuba.

En Kubo redakti

La 12-a de majo de 1961 veturis al Kubo invitita de la Nacia Baledo de tiu lando, danke al Alicia Alonso. Li studis ĵurnalismon en la Universitato de Havano. Poste ĉar ŝi parolas francan, anglan, germanan kaj hispanan, laboris ĉe la Ministerio de Edukado (MINED), la Instituto Cubano de Amistad con los Pueblos (Kuba Instituo de Amikeco Interpopola) (ICAP) kaj en la nacia estraro de la Federación de Mujeres Cubanas (Federacio de Kubaj Virinoj) (FMC). En 1963 ektrejniĝis cele servi por la Sekreta servo. En tiu epoko komencis esti konata kiel Tania. En Cienfuegos preparis planon operacan.

Kialo por elekti Tania kiel militnomo estis ke Zoja Kosmodemjanskaja, soveta partizanino dum la Dua Mondmilito, portis ankaŭ tiun kaŝnomon .[1]

En Bolivio redakti

Post trejnado fare de la Kuba Ministerio, ŝi alvenis en Bolivion en 1964 kun rektaj orodnoj de Che Guevara por starigi rilatojn kun reprezentantoj de la politikistaro kaj de la armeo, cele krei favorajn kondiĉojn por malfermi futuran revolucian fronton. Por tiu tasko ŝi adoptis la nomon de Laura Gutiérrez Bauer.

En La Paz ŝi kontaktis kun la pentristoj Juan Ortega Leytón kaj Moisés Chire Barrientos, kiu rezultis parenco de la bolivia prezidento. Krome ŝi kontaktis kun Gonzalo López Muñoz, ĉefo de la Dirección Nacional de Informaciones de la Presidencia (prezidenta sekreta servo). Ŝia grado de inflitriĝo esti tiom alta ke ŝi amikiĝis kun Alfredo Ovando Candía, Ministro de Defendo, kaj René Barrientos Ortuño, Prezidento de Bolivio. Ŝi lekciis la germanan al la filoj de la alta loka klaso, por rilati kun ties familianoj.

Komence de 1966 oni komunikis al Bunke ke ŝi estis akceptita en la Komunista Partio de Kubo. Ŝi geedziĝis aliflanke kun Mario Martínez, studento pri elektra enĝenierado, danke al kio ŝi akiris bolivian pasporton.

Gerilo kaj morto redakti

Ŝi aliĝis al la gerilo, por kio ŝi akceptis la novajn luktantojn kaj helpis ties translokigon al la luktozono, kie ŝi aliĝis al la grupo de la komandanto Juan Vitalio Acuña Núñez "Joaquín". Ŝi mortiĝis dum luktago la 31-a de aŭgusto de 1967, dum embuskado pro perfido de la gvidisto Honorato Rojas en Vado del Yeso, Puerto Mauricio, en Río Grande de Bolivio.

Ŝiaj restaĵoj estis identigitaj kaj translokigitaj al Kubo en 1998, kie ili ripozas aktuale en Santa Clara.

Sekvo redakti

Notoj redakti

  1. Estrada, Ulises Tania la guerrillera, 2005, Ocean Sur, Melburno, isbn= 1-920888-21-7, ĉapitro= El "caso Tania", paĝo 28.
  2. Schmadel, Lutz D., Dictionary of Minor Planet Names, paĝo 186, 2003, Springer Verlag, Novjorko. http://books.google.com/books?q=2279+barto+1968+DL isbn = 3540002383.

Eksteraj ligiloj redakti