Tamuzo

monato de la hebrea kalendaro

Tamuzo estas monato de la hebrea kalendaro. Ĝi ĝenerale komenciĝas meze-fine de junio. La 17-a de tamuzo estas fasto memore al tago, kiam la romianoj trapenetris la murojn de Jerusalemo en 70, kaj ĝi signas la komencon de tri semajnoj de lamentado pri la detruita templo de Jerusalemo (ĝis Tiŝa B'av).


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.