Tanĝerino (Citrus tangerina) estas kaj citruso el la familio de la Rutacoj (Rutaceae) kaj la oranĝa koloro de ties frukto. La esprimo tangerino estas uzata sinonime ankaŭ por la mandarino (Citrus reticulata). Ambaŭ specioj estas firme parencoj, sed ili estas ne identaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citrus tangerina, Tanĝerino
kultivata tanĝerina arbeto (Citrus tangerina) en ĝardeno
kultivata tanĝerina arbeto (Citrus tangerina) en ĝardeno
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: C. tangerino
Citrus tangerina
TANAKA
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
tanĝerinoj
tanĝerino
Ilustraĵo de Manurco-tanĝerino, pentrita de Royal Charles Steadman en januaro de 1926.
maldika ŝelo de tanĝerino

Deveno kaj plantado redakti

La vorto tanĝerino venis de la maroka havenurbo Tanĝero. En la ĉirkaŭo de la urbo troviĝis fruktoj, kiuj science estis priskribitaj unuafoje en la 18a jarcento kaj science esploritaj komence de la 19a jarcento kiel Citrus nobilis var. tangeriana priskribitaj laŭ la klasifikado de la taksonomio fare de la japana botanikisto Chōzaburō Tanaka.

Meze de la 19a jarcento la bredado de la tanĝerino komenciĝis en Nordameriko. Iu majoro Atway posedis plantejojn de la el Maroko importitaj plantoj en Palatka en la ŝtato Florido kaj estas rigardata kiel la unua bredisto en Usono.

Ekonomia signifo redakti

Kaj mandarinoj kaj tanĝerinoj okupas grandan parton de la komerco de oranĝoj; male al tiuj, kaj mandarinoj kaj tanĝerinoj estas facile manipuleblaj por senŝeligo. Pro tio, ili estas grandskale produktitaj kaj komercataj.

Nutraĵvaloro redakti

Kiel ĉe mandarinoj, ankaŭ la tanĝerinoj enhavas grandajn kvantojn de vitamino C, foliata acido kaj betakarotino. Krome troviĝas ankaŭ kalio, magnezio, tiamino, riboflavinoj, vitamino B3, luteino kaj zeaksantino. La oleo enhavas, kiel ĉefa substanco, limonenon kaj alfan pinenon, mircenon, gama-terpenojn, citronelon, linalolon, citralon, acetaton, geranilacetaton, geraniolon, timolon kaj karvonon.

 

Ŝablono:Nutraĵvaloro

Monda produktado redakti

produktado en tunoj de klementinoj, de mandarinoj kaj de tanĝerinoj. jaroj 2004-2005
datoj de NAO.

  Ĉinio 11 044 178,00 47 % 11 395 000,00 49 %
  Hispanio 2 457 700,00 10 % 1 944 600,00 8 %
  Brazilo 1 163 213,00 5 % 1 270 000,00 5 %
  Japanio 1 060 000,00 5 % 1 100 000,00 5 %
  Irano 720 000,00 3 % 720 000,00 3 %
  Tajlando 668 000,00 3 % 670 000,00 3 %
  Egiptio 661 271,00 3 % 665 000,00 3 %
  Pakistano 505 000,00 2 % 587 000,00 2 %
  Italio 611 134,00 3 % 585 844,00 2 %
  Turkio 670 000,00 3 % 585 000,00 2 %
  Sud-Koreio 584 353,00 2 % 580 000,00 2 %
  Argentino 450 000,00 2 % 450 000,00 2 %
  Maroko 443 000,00 2 % 425 000,00 2 %
  Usono 476 270,00 2 % 390 090,00 2 %
  Meksiko 360 000,00 2 % 370 000,00 2 %
aliaj landoj 1 642 814,00 7 % 1 749 787,00 7 %
Total 23 516 933,00 100 % 23 487 321,00 100 %

Vidu ankaŭ redakti