La rivero Tanaelva (norvege; Tenojoki finne; mallonge: Tana rsp. Teno, nordsamee: Deatnu [laŭvorte granda fluo']) estas la norvega-finna limrivero. Ĝi fontas ĉe la kunfluo de Karasjokka kaj Inarijoki proksime al Karigasniemi. La tuta longo de rivesitemo de Inarijoki kaj Tanaelva estas 348 km. Ĉe la flulongo ĉe 256 km, ĝi markas la limon inter la komunumoj Karasjok kaj Tana sur la norvega kaj Utsjoki sur la finna flanko. Ĝi alfluas ĉe Tana-fjordo en la Arktan oceanon. Tio estas la plej norda riveralfluo en Eŭropo.

Tanaelva
rivero • border river
Bazaj informoj
Longeco 369,6 km
Fluo
Geografio
Landoj Finnlando
Regionoj Karasjok
vdr
la rivero ĉe Nuorgam, finna haveno

Ĝi havas akvokolektan areon de 16.374 km2.

Tanaelva estas dismonde la plej bona fiŝkaptejo por salmoj. Oni fiŝkaptis en la rivero en 1929 ekzempleron de salmo kun 36 kg, kiu estas ĝis hodiaŭ la plej granda iam kaptita atlantika salmo.

La riveron Tanaelva trairas du pontoj. Tana Bru („Tana-ponto“), konstruita en 1948 troviĝas en la samnoma komunumo Tana. Ĝi estas kun la pendolarĝo de 195 m, la plej longa pendoponto de Norvegio. La dua ponto estas Samelandsbrua (Saamen silta), interligas la finnan Utsjoki kun la loko Roavvegieddi.