Tando Muhamad Ĥan (urdue ٹنڈو محمد خان, sinde ٽنڊو محمد خان) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono.

Tando Muhamad Ĥan
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 7′ N, 68° 32′ O (mapo)25.12388888888968.538888888889Koordinatoj: 25° 7′ N, 68° 32′ O (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Tando Muhamad Ĥan (Sindo)
Tando Muhamad Ĥan (Sindo)
DEC
Tando Muhamad Ĥan
Tando Muhamad Ĥan
Situo de Tando Muhamad Ĥan
Tando Muhamad Ĥan (Pakistano)
Tando Muhamad Ĥan (Pakistano)
DEC
Tando Muhamad Ĥan
Tando Muhamad Ĥan
Situo de Tando Muhamad Ĥan

Map

vdr
Hospitalo en Tando Muhamad Ĥan

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Tando Muhamad Ĥan situas sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de kanalo Fuleli en la suda parto de la lando. Ankaŭ aliaj irigaciaj kanaloj troviĝas en la proksimeco. Hajderabado (Pakistano) troviĝas 33, Karaĉio 158, Sukur (Pakistano) 289, Kveta 586, Multano 634, Fajsalabado 831, Lahoro 915, Peŝavaro 1030, Rawalpindi 1039, Islamabado 1052 km.

Historio kaj populacio redakti

Tando Muhammad Khan estis fondita fare de Mir Muhamad Ĥan Talpur Ŝahvani, kiu mortis en 1813. La brita dominado komenciĝis en 1843. Iom poste tiu tre malgranda urbo estis sidejo de distrikto. Ĝia statuso estis ŝanĝita al municipo en 1856. Post la sendependeco de Pakistano en 1947 alvenis islamaj rifuĝintoj. Samtempe la hinduoj plejparte migris al la alia nova ŝtato Barato. La distrikto eliĝis en 2005 de Hajderabado. La urbo atingis la loĝantarnombron de cent mil en 2017, tial laŭ la internacia klasifiko ĝi estas jam urbego.

 
Hospitalo pri koraj malsanoj en Tando Muhamad Ĥan
Loĝantaro
1961 1972 1981 1998 2010 2017
15 536 39 003 41 757 62 087 81 905 101 863

La loĝantaro grandpartre parolas urdue, sinde aŭ en alia loka lingvo.

Ekonomio redakti

Tando Muhamad Ĥan apartenas al la agrikultura zono de la lando. En la urbo 4 uzinoj produktas sukerojn.

 
Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Tando Muhamad Ĥan

Trafiko redakti

Tando Muhamad Ĥan troviĝas laŭ grava vojo Hajderabado-Badin, krome estas kelkaj vojoj al la proksimaj vilaĝoj, urbetoj. En la urbego stacidomo funkcias, la trajnoj trafikas al Hajderabado kaj Badin.

Klimato redakti

Badin situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun ioma efiko de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C. La plej varma monato estas majo kun 32 °C, la plej malvarma januaro kun 18 °C. La precipitaĵo estas po 204 milimetroj jare. En ĉiuj monatoj pluvas simbole, mezurebla kvanto nur en aŭgusto kaj septembro.

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Tando Muhammad Ĥan