Tango estas branĉo de flamenko de tri aŭ kvar oksilabaj versoj. Temas pri ĝoja kaj animeca danco. Estas konsiderata kiel unu de la bazaj branĉoj de flamenko, kaj estas variaj tipoj, inter kiuj elstaras tiuj de Granado, Kadizo, kvartalo Triana de Sevilo, Jerez de la Frontera kaj Malago.

«Tango» de Inocencio Medina Vera (Madrid Cómico, 1901).

Kelkaj teorioj indikas, ke la origino de la flamenka tango estas en Kadizo kaj Sevilo, el kie ĝi disvastigis sian influon al Sudameriko, kie kristaliĝis en la posta argentin-urugvaja aŭ rioplata tango. Aliaj teorioj indikas, ke la origino estas en la kvartalo de nigruloj de Havano (Kubo) en 1823 kaj kiu poste veturis al Sevilo (Hispanio). Post multaj jaroj de disvolvigo kun la antikvaj kantoj danceblaj de la 19a jarcento, veturis al aliaj landoj kiel al Parizo, Meksiko, Novorleano, Peruo kaj Bonaero, kie fine de la 19a jarcento formiĝis la bonaeran tangon, nome la plej fama tutmonde.

Temas pri kanto plenumita en 4/4, kiu estas farebla en ajna tonaleco. La unuaj kantistoj konataj de tango flamenka estis El Mellizo kaj Aurelio Sellés en Kadizo, Pastora Pavón kaj El Titi en Sevilo, Frijones kaj El Mojama en Jerez, kaj La Pirula, La Repompa kaj El Piyayo en Malago kaj Kadizo.