La tanzania ŝilingo - svahile shilingi - estas la nacia valuto de Tanzanio. Unu ŝilingo estas dividita je cent cendoj (svahile senti). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TZS. Sian nomon la valuto dividas kun la kenja ŝilingo, la somalia ŝilingo, la uganda ŝilingo kaj la eksa aŭstra ŝilingo en Eŭropo, nun anstataŭigita per la Eŭro.

Tanzania ŝilingo
valuto
Ŝtato: Tanzanio
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: TZS
Mallongigo: vidu tekste
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 1497 TZS

1 eŭro = 2085,54 TZS (la 1-an de novembro 2010)

monbileto de 1000 ŝilingoj kun portreto de Julius Nyerere
monbileto de 1000 ŝilingoj kun portreto de Julius Nyerere
vdr

Sumoj indikitaj en tanzaniaj ŝilingoj kutime estas montrataj en la formo x/y, en kiu x estas la sumo ŝilinga, kaj y la sumo cenda: 1/20 do estas 1,20 ŝilingoj.

Moneroj redakti

Tanzania ŝilingo - moneroj
Bildo Valoro Metalo Diametro Pezo Dikeco Rando Eldono
  5 cendoj bronzo 23.24 mm (dekdulatera) 4.0 g 1.33 mm glata 1966-1984
 
 
10 cendoj nikelo-latuno 25 mm (kurbranda) 5.03 g 1.49 mm glata 1977-1984
 
 
20 cendoj nikelo-latuno 24 mm 5 g glata 1966-1984
 
 
50 cendoj kupro-nikelo 21 mm 4 g 1.6 mm ondforma 1966-1984
50 cendoj nikelita ŝtalo 21 mm 4 g 1.8 mm ondforma 1988-1990
 
 
1 ŝilingo kupro-nikelo 27.7 mm 8 g 1.62 mm ondforma 1966-1984
  1 ŝilingo nikelita ŝtalo 23.5 mm 6.5 g ondforma 1987-1992
 
 
5 ŝilingoj kupro-nikelo 31.5 mm (deklatera) 13.8 g 2.2 mm segmentita; kvin glataj kaj ondformaj partoj 1972-1980
5 ŝilingoj kupro-nikelo 27.5 mm (deklatera) 8.3 g 2 mm segmentita; kvin glataj kaj ondformaj partoj 1987-1989
5 ŝilingoj nikelita ŝtalo 27.5 mm (deklatera) 8.52 g 2 mm ondforma 1990-1993
10 ŝilingoj kupro-nikelo 29 mm 9.7 g 2 mm ondforma 1987-1989
 
 
10 ŝilingoj nikelita ŝtalo 29 mm 10 g 2.25 mm ondforma 1990-1993
20 ŝilingoj nikelita ŝtalo 32 mm (seplatera) 13 g 2 mm glata 1990-1992
 
 
50 ŝilingoj latunita ŝtalo 22 mm (seplatera) 7.91 g 2.9 mm glata 1996
 
 
100 ŝilingoj latunita ŝtalo 24.5 mm 9 g 2.7 mm ondforma 1993
 
 
200 ŝilingoj kupro-nikelo-zinko 26.8 mm 8 g 2 mm segmentita; kvin glataj kaj ondformaj partoj 1998
 
 
500 ŝilingoj nikelita ŝtalo 27.5 mm 9.5 g 2.4 mm ondforma 2014

Eksteraj ligiloj redakti