Tao Yuanming

Tao Yuanming (365–427), konata ankaŭ kiel Tao Qian (Hanyu Pinyin) aŭ T'ao Ch'ien (Wade-Giles), estis ĉina poeto kiu naskiĝis dum la Orienta Jin Dinastio (265-420) aŭ (317-420) kaj mortis dum la Dinastio Liu Song (420-479, Transiro Jin-Song). Tao estis grava poeto de la epoko de la Ses Dinastioj. Tao Yuanming pasigis multon de sia vivo apartigita, kampare, farmante, legante, drinkante, ricevante maloftajn gastojn, kaj verkante poemojn en kiuj li ofte montris la plezurojn kaj malfacilojn de la vivo, same kiel sian decidon retiriĝi el la civila servo.[1] Post pli ol dek jaroj de burokrata vivo, li sentis abomenon al la koruptado de la funkciuloj, rezignis kaj revenis al sia kampara vilaĝo, kie li verkis prie. Oni konas pli ol 120 liaj poemoj, ĉiuj laŭdanta la kamparan vivon, koincide kun la latina temo "Betaus ille".[2]

Tao Yuanming
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 365 (0365-02-11)
en Lushan City
Morto 21-an de novembro 427 (0427-11-21) (62-jaraĝa)
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Eastern Jin dynasty vd
Familio
Edz(in)o Zhai Shi vd
Parencoj Tao Kan vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭlum, en sia artikolo "Ĉina klasika beletro en Esperanto" disvolvigas detalan priskribon de la tuta panoramo de la klasika ĉina literaturo kaj dediĉas laŭdan paragrafon al tiu verkisto.[2]

Notoj redakti

  1. Tian, Xiaofei (2013). "From the Eastern Jin through the early Tang (317–649)" in The Cambridge History of Chinese Literature, Volume 1. Cambridge, U.K.: Cambridge University Press. pp. 221–2. ISBN 1107643244.
  2. 2,0 2,1 Laŭlum, "Ĉina klasika beletro en Esperanto", en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). p. 751.