La Tapieteoj aŭ en hispana tapietés (de la gvarania: veraj sklavoj) estas branĉo de la popolo gvarania. Por memnomigo ili uzas la terminojn: guaraní, ñanaiga kaj avá. Oni konas ilin ankaŭ kiel tapy'y kaj tirumbaes. En Paragvajo: ñandevas, guasurangosguasurangues. En Argentino kaj Bolivio: guarayos, yanaiguasñanaguas.

Tapieteoj
izolita homa grupo • etno
Gvaranioj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Virino kun infano en jungilaro, Río Parapetí . Foto: Erland Nordenskiöld 1908

Ili parolas dialekton konata kiel guaraní-eté, ñanaikaguayurangüe. Ĉar ĝi diferenciĝas malmulte de la gvarania paragvaja, tiu estis adoptita de la majoritato de la tapieteoj kaj en 1970 restis en Paragvajo nur 33 personoj kiuj parolis ĝin en la rezervejo Laguna Negra (nigra lageto).

En Bolivio ili loĝas en la provinco Gran Chaco de la departemento Tariŝio (Tarija) en la limo kun Paragvajo, en la komunumoj Samuwate aŭ Samayhuate, Cutaiqui kaj Cercada kun totalo de 120 personoj proksimume (70 parolantoj).

En Paragvajo ili estas pli ol 2.000 kiuj loĝas en naŭ komunumoj.

La tapieteoj de Bolivio kaj Paragvajo ekmigris al la provinco Salta en Argentino ekde 1920 por labori en sukerejoj; post la Ĉaka milito akceliĝis la migradon al Argentino, lando al kiu ili aludas per Baporenda, kio signifas loko kie estas laboro.

En Argentino la tapieteoj loĝas en du malgrandaj komunumoj de Salta, unu el ili estas la kvartalo Misión Los Tapietés de la urbo Tartagal kaj la alia estas la komunumo Curvita. La Encuesta Complementaria de Pueblos Indígenas (ECPI), de 2004-2005, informis, ke estas 484 tapieteoj en la provinco Salta, 100 el kiuj parolas sian lingvon.

Antaŭ la Ĉaka milito (1932-1935) ili loĝis sudoriente de Bolivio, kie ili vivtenis sin kiel ĉasistoj-kolektistoj, practikante ankaŭ agrikultureton kaj fiŝkaptadon. Ili esris portitaj kiel prizonuloj de la paragvajaj militistoj kaj translokigitaj al Paragvajo, el kie post la milito kelkaj revenis hejmen, aliaj restis en Paragvajo kaj la resto elmigris al Argentino.

Ties deveno ne estis ankoraŭ determinita, ĉar por kelkaj ili estas gvaranioj separitaj el la komuna trunko kaj rilatigitaj kun la tobaoj kaj akiris kelkajn el ties kutimoj, dum por alia ili estas popolo negvarania kiu estis gvaranigita de la ĉirigvanoj, hipotezo malakceptita de la tapieteoj.[1]

La Encuesta Complementaria de Pueblos Indígenas (ECPI) 2004-2005, komplementa enketo de la argentina ŝtata censo Censo Nacional de Población, Hogares y Viviendas 2001, montris kiel rezulto ke agnoskiĝas aŭ rekte descendas de la tapieteoj 484 personoj en la Provinco Salta. El kiuj 476 loĝas en komunumoj. En la tuta lando agnoskiĝas 524 tapieteoj, 478 loĝantaj en komunumoj.[2]

Notoj redakti

  1. Tapiete (Tupí - Guaraní) — CAICYT. Arkivita el la originalo je 2014-04-15. Alirita 2014-04-14.
  2. INDEC. Censo 2001 - Encuesta Complementaria de Pueblos Indígenas. Arkivita el la originalo je 2007-04-06. Alirita 2014-04-14.

Eksteraj ligiloj redakti