Tara (sanskrite तारा: , tārā; tib. སྒྲོལ་མ, Dölma), Arja TaraŜajama Tara, ankaŭ konata kiel Ĝetsun Dölma (tibete: rje-btsun sgrol-ma) havas gravan rolon en budhismo, kaj estas precipe riverencata en tibeta budhismo. Ŝi aperas kiel virina bodhisatvo en Mahajana budhismo kaj kiel virina Budho en Vaĝrajana budhismo. Ŝi estas konata kiel la "patrino de liberiĝo" kaj reprezentas la virtojn de sukceso en la laboro kaj atingoj. Ŝi estas konata kiel Duōluó Púsà (多羅菩薩) en la ĉina budhismo kaj kiel Tara Bosatsu (多羅菩薩) en Japanio.[1]

Tara
diaĵobodisatvo • budhisma mitologio • hindua mitologio
Informoj
Sekso ina
vdr
Currently in shrine of Nyanang Phelgyeling Monastery located in Swoyambhu..Nepal
Fama Sankta Verda Tara en la Monaĥejo Nyanang Phelgyeling, en Nepalo.

Tara estas medita diino riverencata de praktikantoj de la tibeta branĉo de Vaĝrajana budhismo por kreskigi specifajn internajn kvalitojn kaj por kompreni eksteran, internan kaj sekretan instruadojn kiel karuṇā (kompato), metao (amo-bonkoreco) kaj ŝunjata (malpleno). Tara povas esti pli plene komprenita kiel malsamaj flankoj de la sama kvalito, ĉar bodhisatvoj estas ofte konsideritaj kiel personigojn de budhismaj metodoj.

Estas ankaŭ rekono en kelkaj skoloj de budhismo: dudek unu Taraoj. Praktika teksto titolita 21 Laŭdoj pri la Nobla Tara estas la plej grava teksto pri Tara en la tibeta budhismo. Alia ĉefa teksto estas la Tantra kiu estas la fonto por ĉiuj funkcioj de Tara, Patrino de ĉiuj la Tathagataoj.[2]

La ĉefa mantro pri Tara mantra estas egale sama por budhistoj kaj hinduoj: "Om tare tuttare ture svaha". Ĝi estas prononcata de tibetanoj kaj budhistoj kiuj sekvas la tibetajn tradiciojn kiel "Om tare tu tare ture soha". La laŭvorta traduko estas "Oṃ o Tara, mi preĝas o Tara, o Rapidulo, tiel estu!"

Referencoj redakti

  1. Buddhist Deities: Bodhisattvas of Compassion
  2. Beyer, Stephan; The Cult of Tara Magic and Ritual, p. 13.

Ekstera ligilo redakti