Tardos
Ne miskomprenu kun Tordas!
Tardos [tardoŝ] (iam Tardosbánya) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Tata. Pli frue ĝis 1992 la oficiala loknomo estis Tardosbánya.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 1600
- Poŝtkodo: 2834
- Telefonprefikso: 34
Situo redakti
La vilaĝo situas en valo de montaro Gerecse, laŭ traira flankovojo. Troviĝas Tatabánya 14, Tata 12 km-ojn for.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1217 en formo Turdos. Apud la vilaĝo dum la historio eĉ la romianoj profitis la ŝtonminejon. Ankaŭ nun oni minadas ŝtonojn kaj marmorojn. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Slovakoj refondis ĝin post la turka erao. Okazis incendioj en 1870 kaj en 1904.
Vidindaĵoj redakti
- baroka romkatolika Preĝejo de Mario Magdaleno (Tardos) de 1775
- baroka paroĥejo
Famuloj redakti
En Tardos naskiĝis historiisto Lajos Fekete (historiisto).