Tarin Kut

urbo en Afganio

Tarin Kut (paŝtoe ترين کوټ, perse ترین‌کوت, ankaŭ latinliterigata Tarinkut, TarinkotTarin Kowt) estas urbo en la sudo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Uruzgan. Laŭ takso en la jaro 2015 Tarin Kut havis proksimume 71 604 loĝantojn.

Tarin Kut
ترين کوټ
Proksime de Tarin Kut
Proksime de Tarin Kut
Proksime de Tarin Kut
setlejo
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Uruzgan
Demografio
Loĝantaro 71 604  (stato de 2015)
Geografio
Geografia situo 32° 38′ N, 65° 52′ O (mapo)32.62666666666765.873333333333Koordinatoj: 32° 38′ N, 65° 52′ O (mapo)
Alto 1 317 m [+]
Horzono UTC+4:30
Tarin Kut (Afganio)
Tarin Kut (Afganio)
DEC
Tarin Kut
Tarin Kut
Situo de Tarin Kut

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tarin Kowt [+]
vdr

Tra la urbo fluas la rivero Ĉor (ankaŭ nomata Darviŝan) venanta el nordoriento, el la distrikto Ĉora, en la riveron Tīrī Rūd (ankaŭ nomata TeriTarin) venanta el la distrikto Ĥas Uruzgan. Poste la rivero Tīrī Rūd apud la loĝloko Dihravud enfluas la riveron Hilmend. LA du riveroj Ĥor kaj Tīrī Rūd trafluas larĝajn, loĝatajn kaj agrikulture kultivatajn valojn. Ambaŭ riveroj ricevas aldonan akvon el rojoj venantaj el la apudaj montoj.

Ekzistas vojo de Tarin Kut al Kandahar.

Milito en Afganio ekde 2001 redakti

La 28-an julio 2011 la Talibanoj kunordigite atakis la oficejon de la provincestro, la ĉefpolicejon, centron de loka televida kanalo,[1] la bebostacion de la urba malsanulejo[2] kaj diversajn pliajn konstruaĵojn. Suicidaj atencantoj laŭ oficialaj informoj preskaŭ samtempe eksplodigis tri aŭtobombojn. Sekvis fortaj interpafadoj. Sume murdiĝis almenaŭ 22 homoj.[3] Inter ili estis 12 infanoj.[2]

Referencoj redakti