Tarna Mare

komunumo en Rumanio

Tarna Mare (hungare: Nagytarna) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 1 931 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, rusinoj); en 1992 2 967 (rumanoj, 8 % da hungaroj). Administre apartenas al ĝi Bocicău, Valea Seacă kaj Văgaș.

Tarna Mare
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Alinome Nagytarna (hungare)
Iama hungara departemento Ugocsa
Situo 48° 5′ N, 23° 12′ O (mapo)48.09138888888923.199166666667Koordinatoj: 48° 5′ N, 23° 12′ O (mapo)
Tarna Mare (Rumanio)
Tarna Mare (Rumanio)
DMS
Alto super maro 169 m
Poŝtkodo 447310
Loĝantaro
– komunumo 3.857 (en 2009)
– vilaĝo 1.936 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 139018
vdr

Tarna Mare estas la plej norda komunumo de distrikto Satu Mare, ĝi estas triflanke ĉirkaŭata de Ukrainio. Du kilometrojn norde situas la ukrainia vilaĝo Ĥiĵa, atingebla por loka trafiko.

Tarna Mare estas atingebla de Rumanio nur per la distrikta vojo DJ109M de Halmeu kaj Bătarci. La plej proksima fervoja stacio (se ne kalkuli ukrainajn staciojn) estas en Halmeu, 25 km for.

Loĝantaro redakti

Ĝia unua mencio skriba estas el 1430. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Nagytarna apartenis al Hungario (Ugocsa).

Fonto redakti

Renomaj homoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti