Por aliaj uzoj de la termino, vidu Taroko (kartoj).

taroko

emblemo

vdr
Tarok-kartoj.

Taroko estas malnovdevena kartludo ludata de kvar ludantoj. Tamen, ekzistas versioj por tri kaj por kvin ludantoj. Pluraj formoj da tarokokartoj kaj ludoj ekzistas en Italio, Germanio, Franĉ-Konteo, kaj ĝi disvastiĝis antaŭnelonge en tuta Francio. Ĝi uzas malnovdevenajn kartojn, kies plej malnova formo estis en Venecio dum 14-a jarcento, eble eĉ pli antaŭe, kaj kiuj, ĉefe per la figuroj de la tiel nomita "Marsejla taroko", estas ankaŭ tre uzata de Ciganoj kaj aliuloj por antaŭdiri estontecon.

La kartoj redakti

La taroka ludkartaro konsistas el 78 kartoj:

  • 4 emblemoj (piko, kero, karoo, trefo) kaj 14 rangoj: Reĝo, Damo, Kavaliro, Fanto, 10, 9, 8, 7, 6, 5, 4, 3, 2, 1, (do sume 4×14 = 56 kartoj)
  • 21 atutoj (la atuto unu nomiĝas la malgrando)
  • La senkulpigo (ankaŭ nomata la bufonola ĵokero)

La dudekunuo, la malgrando, kaj la senkulpigo estas la tri udleroj. La strategio sin organizas ĉirkaŭ ĉi tiuj tri kartoj, ĉar se oni havas la tri, oni bezonas ricevi nur 36 poentojn por venki, kun du, oni bezonas 41 poentojn, kun unu, 51 poentojn, kaj kun neniu udlero, 56.

La kartoj estas pli longaj ol ordinaraj kartoj (plej ofte 61×112 mm). La kartoj unue disdonataj al ĉiu ludanto nombras 18 (foje eĉ pli), do la longo faciligas la mantenon.

La valoro de ĉiu karto redakti

  • Udlero: 4½ poentoj
  • Reĝo: 4½ poentoj
  • Damo: 3½ poentoj
  • Kavaliro: 2½ poentoj
  • Fanto: 1½ poentoj
  • Ĉiuj aliaj kartoj: ½ poentoj

Fakte oni kalkulas duope (ekzemple: 1 Damo + 1 ordinara karto = 4 poentoj).

La tuta kartaro valoras 91 poentojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti