Tarono (armene: Տարոն; Taron, okcidenta armena prononco: Daron; greke: Ταρών, Tarōn; latine: Taraunitis) estis regiono de la provinco Turuberano de Granda Armenio, proksimume koresponda al la provinco Muş de moderna Turkio.

La ĉefa fonto de la historio de la princlando dum la Alta Mezepoko estas la Historio de Taron, relative mallonga "historia" am-verko en kvin partoj, intencante priskribi signifajn okazaĵojn de la distrikto de Tarono dum la bizanc-sasanidaj militoj kiam la sasanida imperiestro estis Ĥosro la 2-a (590-628). Dum la regado de Ĥosro, Tarono estis ofte invadita por la persoj. La Historio priskribas la agadon de kvin generacioj de mamikonjanoj (la princa domo de Tarono), defendante kaj venĝante la distrikton. Ĉiu sekcio aŭ ciklo de la rakonto estas dediĉita al la heroaĵoj de unu el la defendantoj: Mushegh, Vahan, Smbat, lia filo Vahan Kamsarakan, kaj la lasta filo Tiran. La herooj foje estas superhome kuraĝaj aŭ duoblaj, saĝaj aŭ ruzaj, humilaj aŭ bombastaj, humanaj aŭ brutale senkompataj laŭ la situacio. Ĉefe, ili estas la sanktaj militistoj de Sankta Karapet (Johano la Baptisto, ilia patrona sanktulo), kaj ili fervore defendas la Monaĥejon de Sankta Karapet (Glakavank) same kiel ĉiujn preĝejojn kaj kristanojn en la distrikto. Granda parto de la rakonto priskribas batalojn kaj la ruzajn taktikojn uzitajn de la Taronidoj por venki la invadajn irananojn.