Tartegnin

komunumo de Svislando

Tartegnin estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 225 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Tartegnin
Blazono de Tartegnin
Blazono de Tartegnin
Blazono de Tartegnin
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 27′ 59″ N 6° 18′ 59″ O / 46.46639 °N, 6.31639 °O / 46.46639; 6.31639 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 59″ N 6° 18′ 59″ O / 46.46639 °N, 6.31639 °O / 46.46639; 6.31639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 225
Areo 1,09 km²
Alteco 492 m super marnivelo
Poŝtkodo 1180
Komunumkodo 5862
Mapo de Tartegnin
Mapo de Tartegnin
Situa mapo de Tartegnin
vdr

Geografio redakti

La viteja komunumo Tartegnin situas sur la suda deklivo de la monteta ĉeno Côte norde de la Lago Lemano proksimume 120 metrojn super la laga nivelo kun bela vido al la laga baseno kaj la Alpoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Targegnin kaj kelkaj vitejobienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,09 km², de kiuj 37,6 % estas kovritaj de arbaro, 53,2 % servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Tartegnin limas en nordo kaj oriento al Essertines-sur-Rolle, en sudoriento al Mont-sur-Rolle, en sudo al Rolle, kaj en okcidento al Gilly.

Trafiko redakti

Laŭlonge de la suda komunumolimo de Tartegnin pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Aubonne al Nyon. Tra la vilaĝocentro de Tartegnin kondukas konekta vojo de Mont-Dessus al Gilly kaj konekta kondukas de la vilaĝocentro al la kantona ĉefvojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 siutas 1 kilometron sudoriente de la komunumo apud Rolle. Pere de poŝtaŭtolinio de Rolle al Gland la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Tartegnin datiĝas el la jaro 1018 kiel Tritiniaco. En la 13-a jarcento estis menciita nobela familio de Targegnin. Dum mezepoko Tartegnin apartenis al la Senjorujo Mont-le-Vieux. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Tartegnin apartenis al la Voktejo Morges. Post la revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Rolle. Kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la grandigita Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti