Tasilin-Aĝer estas 500 km longa montaro en Alĝerio, ĉe la Saharo (de N 26°20’ Or 5°00’ ĝis N 24°00’ Or 10°00’). Ĝia plej alta pinto estas Adrar Afao (N 25°10’ Or 8°11’) kun 2158 m. La rokaĵo de la montaro estas sabloŝtono, kies erodiĝo rezultis interesajn montoformojn. Danke al la alteco, kaj la akvodepona propreco de la rokaĵo, la plantaro estas pli riĉa ol tiu en la ĉirkaŭa dezerto. En la maloftaj, duonarbaroj kreskas endemiaj specioj, ekz. la sahara cipreso kaj sahara mirto.

Tasilin-Aĝer
montara sistemoarkeologia lokonacia parko [+]

Supermara alteco2 158 m [+]
Koordinatoj25° 40′ N, 9° 0′ O (mapo)25.6666666666679Koordinatoj: 25° 40′ N, 9° 0′ O (mapo)
Areo120 000 km² (12 000 000 ha) [+]

Tasilin-Aĝer (Alĝerio)
Tasilin-Aĝer (Alĝerio)
Map
Tasilin-Aĝer
Vikimedia Komunejo:  Tassili n'Ajjer [+]
vdr
Pejzaĝo de la Tasilin-Aĝer
Satelita bildo de la Tasilin-Aĝer

Famaj desegnaĵoj redakti

La montaro mondfamas pro la tie trovitaj kavernaj pentraĵoj, kiuj aperas sur listo de la Mondaj Heredaĵoj. Tiuj desegnaĵoj estiĝis en epoko, kiam la klimato estis pli humida kaj sur loko de la dezerto ekzistis savano. La unua pentraĵoj estis pretigitaj en la 5-9 jarmiloj a.K.. kaj prezentas ĉasadojn, ĝirafojn, gazelojn, kiuj dumtempe malaperis el la areo. Oni pretigis la pentraĵojn per pulvorigita ardezo, ovoblanko, kolorigaĵoj (flava, bruna, ruĝa).

Oni nomas la duan epokon „rondkapa”, ĉar oni desegnis relative grandajn kapojn, ornamitajn per kornoj aŭ plumkrono. La sekvan epokon karakterizas figurigo de bovoj kaj signifas aperon de la brutobredado. Aperas eĉ ĉiutagaj aŭ kultaj scenoj.

En la sekva epoko, oni povas senti influon de la egipta arto. Oni povas rimarki tatuaĵojn sur la bildoj. Post tio okazis dekliniĝo en la figurigoj. Pro la malboniĝanta klimato, formigris la triboj, la desegnoj estis forgesitaj.

La pentraĵojn publikigis Henri Lhote en la 1850-aj jaroj. La pentraĵoj kaj la Nacia Parko Tasilin-Aĝer nun estas protektita aro de la Monda Heredaĵo. Unesko estas signinta la Nacian Parkon kiel biosferan rezervejon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti