La pejzaĝa regiono Taunus [TAŬnus] estas mezalta montaro en la federacia lando Hesio de Germanio, norde de la rivero Rejno kaj la urbo Wiesbaden kaj nordokcidente de Frankfurto ĉe Majno.

Taunus
mezalta montaromontara sistemo [+]

LandoGermanio

Supermara alteco878 m ü. NHN [+]
Koordinatoj50° 14′ N, 8° 27′ O (mapo)50.233333338.45Koordinatoj: 50° 14′ N, 8° 27′ O (mapo) [+]
- koordinatoj50° 14′ N, 8° 27′ O (mapo)50.233333338.45Koordinatoj: 50° 14′ N, 8° 27′ O (mapo)
Plej alta punktoGroßer Feldberg [+]
Areo2 700 km² (270 000 ha) [+]


Taunus (Tero)
Taunus (Tero)
Situo de la montaro Taunus en Germanio

Taunus (Germanio)
Taunus (Germanio)

Map
Taunus
Vikimedia Komunejo:  Taunus [+]
vdr

Ĝi geologie apartenas al la Rejnlanda Ardeza Montaro, grupo de montaroj ekestintaj dum la terhistoria epoko Devonio, kiuj etendiĝas de nordokcidenta Francio, okcidenta Belgio kaj Luksemburgio oriente ĝis la mezo de Nordrejn-Vestfalio (montaro Sauerland nordokcidente) kaj la montaro Taunus sudokcidente.

Geografia mapo de la montaro

La plej alta monto de la montaro Taunus, kiu nomiĝas Großer Feldberg ("granda kampomonto"), altas 878 metrojn kaj estas la plej alta punkto de la Rejnlanda Ardeza Montaro. La montaro kiel multaj mezaltaj montaroj de Germanio konsistas el malkrutaj, arbaroriĉaj montoj sen akraj pintoj. Ĝi en iuj lokoj estas relative maldense loĝata kaj tial estas ŝatata semajnfina ekskursocelo por la loĝantoj de la pli grandaj urboj de la proksimaj valoj de la riveroj Rejno kaj Majno.

Graue Kopf estas la nomo de 543,4 m alta monto en la germana mezmontaro Taunus, apud Laufenselden en la hesa distrikto Rheingau-Taunus kaj Rejnlando-Palatinata distrikto Rhein-Lahn. Post la monto Mappershainer Kopf (548,0 m) ĝi estas la dua plej alta monto en la okcidenta Taunus.

La montaro Taunus tute fone, vidita de la urbo Karben
Ĉe la flankaj deklivoj de la montaro borde de la rivero Rejno situas la vinkultiva regiono Rheingau

Geografia situo redakti

Okcidente la montaro limiĝas de la meza parto de la rivero Rejno (germane Mittelrheintal), kaj aliflanke de la rivero komenciĝas la montaro Hunsrück. Norde la valo de la rivero Lahn kreas klaran limon de la montaro kaj aliflanke de tiu rivero etendiĝas la limburga baseno. Oriente la pejzaĝo Wetterau (tuj norde de Frankfurto ĉe Majno) kiel parto de la tiel nomata hesia baseno limigas la Ardezan Montaron, kaj en la sudo la pejzaĝo Rheingau, plia parto de la rejna valo kaj la Majno-Taunus-antaŭmontaro kreas naturan limon.

Ĉe la suda rando de la montaro situas la urboj Wiesbaden, Hofheim kaj Bad Homburg. Ĉe la norda rando, borde de la rivero Lahn, pli konataj urboj estas Bad Ems kaj Weilburg.

Aparte la montaro kovras la teritorion de la germanaj administraj distriktoj Hochtaunus, Limburg-Weilburg, Main-Taunus, Rheingau-Taunus, Wetterau kaj de la eksterdistrikta urbo Wiesbaden.

Hintertaunus estas naturregiono norde de la Hoher Taunus en la mezmontaro Taunus, kiu altas ĝis 700,7 m. Ĝi etendiĝas en la okcidento ĝis la Rejno, en la nordo ĝis la Lahn kaj en oriento ĝis Wetterau.

Historiaj konstruaĵoj kaj muzeoj redakti

 
Romia fortikaĵo Saalburg

Limeso redakti

La ĝermania limeso, kiu dum la jaro 2005 deklariĝis Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, etendiĝas parte ankoraŭ videble tra la plej alta parto de la montaro. Iom norde de la urbo Bad Homburg situas la eks-romia fortikaĵo Saalburg, kiu konsideriĝas la plej bone esplorita kaj plej komplete rekonstruita romia konstruaĵo de la limeso. Pliaj fortikaĵoj, ekzemple sur la monto Kleiner Feldberg, estas arkeologie esploritaj kaj ekipitaj per klarigaj tabuloj. Apud la urbo Idstein romia fortikaĵa turo rekonstruiĝis kaj same ekipiĝis per klarigaj tabuloj.

 
kastelo Braunfels

Burgoj, kasteloj kaj ruinoj redakti

En la montaro multas historiaj mezepokaj konstruaĵoj, kiuj atestas pri la movita pasinteco de la regiono. Jen nur eta elekto:

La kastelo Braunfels ofte nomatas "la fabela kastelo de Hesio", kaj en la burga ruino Freienfels en Weinbach ĉiujare okazas granda mezepoka kavalira festivalo. Vidindaj ankaŭ estas la eksaj barokaj kastelaj rezidejoj en Bad Homburg kaj Weilburg.

La burgoj Eppstein kaj Kronberg, ambaŭ flanke de samnomaj urboj, havas muzeojn pri la mezepoka historio ligita al la loko.

La burga ruinoj Hohenstein apud Bad Schwalbach, Falkenstein, Königstein kaj Oberreifenberg, same Alt- kaj Neuweilnau en la valo de la rivereto Weil, havas la komunecon, ke ili ĉiuj estis parte detruitaj de malamikaj armeoj dum la mezepoko, sed ankoraŭ estas viziteblaj pitoreskaj lokoj kaj en iuj el ili eblas geedziĝi, organizi festojn aŭ hotele tranokti.

 
ringmuro kun turo

La Sauerburg estas ruino de montburgo super la valo de la riveroj Wisper kaj Tiefenbach en la mezmontaro Taunus. Ĝi staras ĉ. kvar kilometrojn oriente de Kaub ĉe Rejno proksime de la loko Sauerthal en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La limo al Hesio situas oriente de la burgo tuj apude.

 
historia urbocentro de Eppstein

Historiaj urbocentroj kaj subĉiela etnologia muzeo redakti

En la loĝlokoj de la regiono konserviĝis multaj mezepokaj urbaj kaj vilaĝaj centroj. Aparte menciindas la historiaj kernoj de Idstein, Eppstein, Königstein, Kronberg, Oberursel, Bad Homburg, Weilrod-Hasselbach, Selters-Haintchen, Weilburg kaj Braunfels. Proksime de Neu-Anspach situas la subĉiela etnologia muzeo Hessenpark.

 
historia forĝejo en la subĉiela etnologia muzeo Hessenpark

Bestoĝardeno kaj parkoj redakti

Apud Weilrod-Hasselbach situas la tiel nomata "birda burgo", parko de papagoj, en kiu montriĝas la parte tre kontaktemaj bestoj kaj kie oni ankaŭ flegas papagojn, kiujn privatuloj post persona aĉeto pro perdo de intereso simple elmetis ie ajn. Sur la monto Großer Feldberg troviĝas la plej granda flegeoj kaj trejnejo de falkoj, kiu regule montras kiel la trejnitaj birdoj ĉasas musojn kaj similgrandajn bestojn. Bestoĝardeno fondita dum la jaro 1956 de la posedantoj de la aŭtomobila fabrikejo Opel situas inter la urboj Kronberg kaj Königstein. Kontraste al la urbocentra zoo de la urbo Frankfurto ĉe Majno, kiu estas teritorie tre limigita, ĉar ĉirkaŭita de la urbocentro, tiu-ĉi bestejo havas vastan areon kaj pli da eblecoj oferti al la montritaj vivaĵoj el ĉiuj kontinentoj bonajn vivkondiĉojn. Krome jam antaŭ kvarcent jaroj la nobeloj de la dinastio Nassau instalis bestoĝardenon apud la urbo Weilburg, kiu same estas ŝatata ekskursocelo.

Aparte por infanoj interesaj estas la libertempaj parkoj Lochmühle apud Wehrheim kaj Taunus Wunderland apud Schlangenbad.

Vidindas ankaŭ la granda parko de la kuraca urbo Bad Homburg, kun historiaj konstruaĵoj pri la mineralaj fontoj de la urbo, la tradicia kazino, ruse ordodoksa kapelo kaj tradicia tajlanda templo. Ĉiuj kromaj kuracurboj de la regiono same havas parkojn kun historiaj konstruaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti

ĉiuj baze germanlingvaj


 
Panorama bildo de la montaro vidata de la urbo Bad Camberg

52° 15′ norde, 8° 30′ oriente Mapo