Tavolpremo estas la premo de gaso en la gasosaturita tavolo. Ĝi povas esti la komenca kaj la aktuala.

La komenca tavolpremo ekzistas en la tavolo saturita je gaso antaŭ komenco de la gaselminigado. Kutime ĝi ŝanĝiĝas kun la ŝanĝo de alteco de la gasohava tavolaro. La komencaj tavolpremoj povus egali al likvopremo, aŭ esti pli (enorme alta tavolpremo) aŭ malpli (enorme malalta tavolpremo) altaj.

La aktuala tavolpremo formiĝas en la gasohava volumeno dum la gaselminigado. Ĝia distribuo en la gasohava volumeno karakteriziĝas per izopremaj mapoj kaj depresiaj funeloj.

Oni mezuras tavolpremon en la haltigitaj ekspluataj putoj kaj observoputoj pere de profundaj manometroj aŭ estas kalkulata laŭ barometria formulo. Lastakaze oni uzas premon ĉe la putobuŝo ankaŭ nomata la statika.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Зотов, Г. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Пластовое давление // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 318. ISBN 5-85270-327-3.