Tawau, ĉine 斗湖, tamile தவாவ் (pli frue Tawao) estas marhavena kaj universitata urbego en Malajzio, en subŝtato Sabaho. La urbego estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.

Larĝa foto pri ĉiovendejo en Tawau
Larĝa foto pri ĉiovendejo en Tawau
Tawau
urbo • urbego • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 91000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 113 809  (2010) [+]
Loĝdenso 2 036 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 18′ N, 117° 53′ O (mapo)4.29806117.88306Koordinatoj: 4° 18′ N, 117° 53′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 55,9 km² (5 590 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Tawau (Malajzio)
Tawau (Malajzio)
DEC
Tawau
Tawau
Situo de Tawau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tawau [+]
vdr
Emblemo de Tawau

Bazaj informoj redakti

 
Mapo pri Malajzio, kie Tawau estas trovebla en la orienta landparto

Geografio redakti

Tawau situas en orienta parto de la lando laŭ la maro. Kinabalu (urbo) troviĝas 279, Kuala-Lumpuro 1804 km [1]. Preskaŭ 70% de la areo ĉirkaŭanta Tawau estas aŭ montetojmontoj.

 
Tawau en 1947
 
Vendejoj en Tawau

Historio redakti

Antaŭ fondo de Tawau la regiono estis temo de disputo inter la britoj kaj nederlandanoj. En 1893 la unua brita komerca ŝipo velis en Tawau, markante la malfermon de la havenurbo. En 1898 la britoj fondis havenurbeton en Tawau. En 1944 Usono bombardis Tawau detruante ĝin al la grundo. La urbego estis rekonstruita post la milito. La loko estis konflikto inter Indonezio kaj Malajzio de 1963 ĝis 1966, eĉ Tawau estis bombita dufoje fare de Indonezio. En junio 1965 la indonezia invado estis forpuŝita per bombado fare de Aŭstralio. En 1982 Tawau ricevis municipan statuson.

Ekonomio redakti

Aktuale en 1993 ekzistis kelkaj segejoj kaj similaj uzinoj. Post jaroj la haveno estis motoro de la evoluo. La ĉefa krusmaterialo estas la ligno. En la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas ankaŭ pri spicoj, kakaoj, kokosoj, kaŭĉukoj kaj tabakoj. En la urbego oni prilaboraj kakaojn, palmoleojn. Gravas ankaŭ la fiŝkaptado.

Trafiko redakti

Tawau havas flughavenon, maran havenon kaj trairan ĉefvojon. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato redakti

Tawau havas tropikan klimaton. La jara averaĝa temperaturo estas 26,5 °C. Jare pluvas 1763 mm.

Vidindaĵoj redakti

 
Moskeo en Tawau

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti