Tazumal estas arĥeologia ejo konstruita de la majaa civilizacio situanta en Chalchuapa, Salvadoro. Tazumal signifas loko kie viktimoj estas bruligitaj en la kiĉea lingvo.

Tazumal

La ruinoj

La ruinoj
arkeologia loko
Pozicio
Lando Salvadoro
Koordinatoj 13° 58′ 46″ N, 89° 40′ 27″ U (mapo)13.979444-89.674167Koordinatoj: 13° 58′ 46″ N, 89° 40′ 27″ U (mapo)
Tazumal (Salvadoro)
Tazumal (Salvadoro)
DEC
Tazumal
Tazumal
Map
Tazumal
vdr

La ejo situas en la centro de la departemento Santa Ana 60 kilometrojn de la ĉefurbo San-Salvadoro. La areo situas ene de la arĥeologia areo de Chalchuapa, kiu etendiĝas sur proksimume 10 km² kaj kie troviĝas aliaj lokoj kiaj Pampe, Casa Blanca, Trapiche kaj Las Victorias. La areo de Chalchuapa subiris la kulturajn influojn de Copán kaj de la centroj de centra Meksiko, Teotiŭakano kaj la Toltekoj.

La ejo de Tazumal posedas kelkajn ruinojn, sidejo de majaaj loĝlokoj inter la jaroj 100 kaj 1200, kaj kompleksan serion da sistemoj de drenado por akvo, kelkajn tombojn, piramidojn, palacojn kaj entombigitajn ritajn objektojn. Ĉirkaŭ la jaro 900 strukturoj estis konstruitaj en la tolteka stilo. La urbo estis forlasita ĉirkaŭ la jaro 1200.

La ruinoj de Tazumal estas konsiderataj kiel la plej gravaj kaj plej bone konservitaj de la nacio. La trovitaj artefaktoj pruvas la ekziston de komercvojo inter la urbo kaj malproksimaj lokoj kiel la areo de Meksiko kaj Panamo.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tazumal en la itala Vikipedio.