Teatrejo Odéon
La teatrejo Odéon [ɔdeɔ̃], ankaŭ nomita teatrejo de Eŭropo (franclingve théâtre de l'Odéon aŭ théâtre de l'Europe) estas teatrejo lokita en la 6-a arondismento de Parizo, kore de la kvartalo Odéon. Ĝi estis inaŭgurita en 1782.
Teatrejo Odéon | |||
---|---|---|---|
Odéon–Théâtre de l'Europe | |||
teatrejo | |||
Loko | Parizo Francio | ||
Geografia situo | 48° 50′ 58″ N, 2° 20′ 19″ O (mapo)48.8494442.338611Koordinatoj: 48° 50′ 58″ N, 2° 20′ 19″ O (mapo) | ||
| |||
Malfermita | 1782 | ||
Kapacito | 800 | ||
Retejo | Oficiala retejo | ||
Ĝi estis konstruita inter 1779 kaj 1782 de Marie-Joseph Peyre kaj Charles De Wailly, laŭ novklasika stilo. La konstruaĵo unue celis gastigi la aktorojn de la fama Comédie-Française, sed poste fariĝis sendependa institucio. La teatrejo estas hodiaŭ unu el la kvin naciaj, ŝtatregitaj teatrejoj de Francio.