Teatrejo Stratmann

Teatrejo Ŝtratmann loĝas en la iama Amerikahaus Ruhr (eo:Usonodomo Ruhr) kaj estas domo en la urbocentro de Essen, kiu ekde 1991 staras sub monumentprotekto. Ĝi havas viglan historion, evoluanta ekde usona propagandejo trans provizora urbodomo kaj varostokejo al nuna kabareta teatrejo.

Teatrejo Stratmann
teatrejo • Rathaus [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
Koordinatoj51° 27′ 22″ N, 7° 0′ 39″ O (mapo)51.45617.01083Koordinatoj: 51° 27′ 22″ N, 7° 0′ 39″ O (mapo)

Teatrejo Stratmann (Nordrejn-Vestfalio)
Teatrejo Stratmann (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Teatrejo Stratmann
Vikimedia Komunejo:  Europahaus (Essen) [+]
vdr
En la malfono la iama Amerikahaus kaj nuna Europahaus, ĝis 2003 sidejo de Teatro Stratmann

La usonaj okupintoj konstruis la domon komence de la 1950-aj jaroj kiel unua kaj unu el la tiel nomataj Amerika-Häuser kiel ĉefaj bazoj de informo kaj propagando pri Usono en selektaj grandurboj. En ĝi ekzistis pruntobiblioteko, prelegejoj kaj ekspoziciejoj. La urbo Essen forigis la provizorajn vendejojn, kiuj staris sur la tiama Gildo-Placo, sur kiu ankaŭ staras Amerikahaus kaj nomis ĝin en 1963 Kennedy-Placo laŭ la tiujare pro atenco mortinta usona prezidanto. Kiam en 1964 fermiĝis Amerikahaus, oni nomis ĝin Kennedy-Domo.

Post dek kvin jaroj la domo fariĝis sidejo de la ĉefurbestro, ĉar la grandurbo Essen ne plu havis urbodomon:

  • Dum la Dua Mondmilito la malnova, novgotikstila urbodomo planita de Peter Zindel estis difektata. Do la urbo unue rekonstruis la domon kaj vendis ĝin al magazenkonzerno, kiu siaflanke malkonstruis la monumentan domon.
  • Antaŭ malfermado de la nuna urbodomo ĉe la nova starloko Porsche-Placo Essen havis dum 15 jarojn, de 1964 ĝis 1979, neniun urbodomon. Provizore oni uzis por tio la iaman Amerikahaus, kiun la civitanoj ekde tiam nomis „urbodometo“.

Inter 1979 kaj 1988 la domo loĝigis kolekton de produktfasonaĵoj, post tio la domo utilis nur kiel varostoko kaj provizora vendejo de diversaj negocodomoj. Ekde 1994 en la domo loĝas la Teatro Stratmann, kiu prezentas ĉefe kabaretaĵojn. Krom tio enestas ankaŭ trinkejo.

Literaturo redakti

  • Andreas Benedict: Das ehemalige Amerika-Haus Ruhr in Essen. (= Rheinische Kunststätten, Heft 399.) Neuss 1994, ISBN 3-88094-767-8.

Eksteraj ligiloj redakti