Teatro Attila József

Teatro Attila József [jOĵef atila] (hungare József Attila Színház [joĵef atila sinhaz]) estas teatro en Budapeŝto, en distrikto Angyalföld.

Teatro Attila József
teatrejo • teatra ensemblo
Bazaj datoj
Tipo Teatro
Adreso
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto, Angyalföld
Situo
Geografia situo 47° 31′ 54″ N, 19° 4′ 2″ O (mapo)47.531719.0671Koordinatoj: 47° 31′ 54″ N, 19° 4′ 2″ O (mapo) [+]
Teatro Attila József (Hungario)
Teatro Attila József (Hungario)
DEC
Teatro Attila József
Teatro Attila József
Situo de Teatro Attila József
Map
Teatro Attila József
vdr
Malnova foto pri la teatro

Historio redakti

Tiu ĉi konstruaĵo estis konstruita en 1953 por kulturdomo, tamen ĝi ekfunkciis kiel operetoteatro. Tiutempe en la proksimeco multe da fabrikoj situis, tial ĉi teatro estis dediĉita al la laboristoj. La teatro iĝis filio kaj samtempe prenis la nomon de Attila József, kiu estis la plej ŝatata poeto de la komunistoj. En la sekva jaro la teatro memstariĝis. La teatro havis la taskon kontentigi gustojn de la laboristoj, tial ĝi prezentis diversajn muzikajn teatraĵojn.

 
Malnova foto pri la teatro (ankaŭ loĝdomo)

La konstruaĵo redakti

La konstruaĵo laŭ la tiutempa socialisma stilo estas griza kaj se iu ne vidas la surskribon, tiu supozas loĝdomo. Tamen la iama partia domo nuntempe estas teatrejo kaj loĝdomo.

Elektitaj teatrestroj redakti

Eternaj membroj (elekto) redakti

En la teatro aktoradis inter ili Ferenc Bács, Katalin Bács, Krisztián Dányi, János Dömsödi, Anna Fehér, Balázs Fila, Attila Geréb, János Háda, Gyula Horváth (aktoro), Ildikó Incze, Imre Józsa (aktoro), János Katona (aktoro), Sándor Keresztes, Mária Keresztessy, Judit Kocsis, Ágnes Kovalik, Hanna Lóránd, Sándor Makay, Géza Márky, Pál Mihály, Pál Ömböli, Éva Örkényi, Bertalan Solti, Ernő Szabó (aktoro), Ádám Schnell, Éva Szabó, Judit Tóth, Éva Vándor, István Velenczey, sed la plej menciindaj aktoroj estis András Kern, Lajos Kránitz, Cecília Esztergályos, Róbert Koltai, Margit Bara, László Inke, Judit Pogány, Mónika Ullmann.

Longe reĝisoradis en la teatrejo Árpád Benedek, István Kazán, (Tibor Hegedűs estis reĝisoro inter 1958-1961), longe estis dekoraciisto István Szlávik, 2 jardekojn estis dirigento Lajos Bolba.

Aparte menciindaj teatraĵoj estis Barillet-Grédy: A kaktusz virága (Floro de la kakto) kaj Ambaŭ vivoj de onklino Mici (teatra versio).

Fontoj redakti