Tegerfelden

komunumo de Svislando

Tegerfelden estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1026 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Tegerfelden
Blazono de Tegerfelden
Tegerfelden
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 33′ 45″ N 8° 17′ 10″ O / 47.56250 °N, 8.28611 °O / 47.56250; 8.28611 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 45″ N 8° 17′ 10″ O / 47.56250 °N, 8.28611 °O / 47.56250; 8.28611 (mapo)
Areo 7,11 km²
Alteco 364 m super marnivelo
Poŝtkodo 5306
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Tegerfelden
vdr

Geografio redakti

Tegerfelden situas en la valo de la rivero Surbo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Tegerfelden limas en nordo al Bad Zurzach, en nordoriento al Rekingen, en oriento al Baldingen, en sudo al Unterendingen, kaj en okcidento al Döttingen.

Trafiko redakti

La komunumo Tegerfelden estas konektita al la publika trafikreto per tri poŝtaŭtolinioj, nome de Tegerfelden al Baden, de Brugg al Bad Zurzach kaj de Döttingen al Niederweningen. Komence de la 19-a jarcento ekzistis planoj konstrui fervojlinion tra la Surbvalo, kiel daŭrigo de la linio de Zuriko-Örlikon, kiu finiĝas en en Niederweningen. Sed la projekto dum la 1-a mondmilito en la jaro 1915 estis forlasita pro monomanko.

Tra Tegerfelden pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Döttingen al Dielsdorf.

Historio redakti

 
Kastelruino de Tegerfelden

La unua dokumenta mencio de Tegerfelden datiĝas el la jaro 851 kiel Tegerfelt.

Fine de la 11-a jarcento la Baronoj de Tegerfelden konstruigis kastelon sur rokteraso de la monto Ruckfeld. De la mezepoka burgo postrestis murrestaĵoj. Konataj membroj de la Baranoj de Tegerfelden estis Ulriko de Tegerfelden, kiu estis de 1167 ĝis 1199 abato de la Monaĥejo Sankt-Galo, kaj ties nevo Konrado la 2-a de Tegerfelden, kiu estis de 1209 ĝis 1233 Episkopo de Konstanco. La frato de Konrado, Valtero la 3-a mortis sen viraj heredantoj. Lia filino edziniĝis al Ulrich von Klingen, la fondinto de la urbeto Klingnau, kiu tiel heredis la posedaĵon de la Baronoj de Tegerfelden. En la jaro 1276 la iama posedaĵo de la Tegerfeldanoj fariĝis posedaĵo de la Monaĥejo Sankt-Blasien. Bienposedantoj en Tegerfelden estis ankaŭ la Habsburgoj, al kiuj apartenis cetere la alta jurisdikcio pri la loko.

Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Tegerfelden estis atribuita al la subvoktejo Sigg de la Grafejo Baden.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Tegerfelden fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Zurzach
 
 
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen