Tegmentbromuso (Bromus tectorum), estas specio el la familio de poacoj, hejma en Eŭropo, sudokcidenta Azio kaj norda Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tegmentbromuso
Maldekstre: Tegmentbromuso Dekstre: Kampbromuso (Bromus arvensis)
Maldekstre: Tegmentbromuso
Dekstre: Kampbromuso (Bromus arvensis)
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Trakeofitoj Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Komelinedoj Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideoj Pooideae
Tribo: Bromeeoj Bromeae
Genro: Bromuso Bromus
Bromus tectorum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La latina scienca kaj la Esperanta nomoj indikas ke oni povas trovi la planton kelkfoje eĉ sur la tegmentoj.

Priskribo redakti

Tegmentbromuso estas unujara herbotufa planto, kutime aŭtune ĝermanta, travintranta kiel plantido, tiam printempe aŭ fru-somere floranta. Se la vintropluvo estas limiganta kaj la printempa precipitaĵo adekvata, la semoj ĝermas printempe, kaj la plantoj floras somere. Ĝi tipe atingas altecon de 40–90 cm, kvankam eĉ plantoj tiel etaj kiel 2,5 cm povas produkti semon. Ĝi estas klejstogama kaj mem-fekunda, sen iu ajn evidenta ekster-krucado ( angle : out-crossing ). Tegmentbromuso havas vastan radiksistemon. La larĝ-disvastiĝantaj flankaj radikoj estas unu el la ŝlosiloj de la postvivado de tiu specio. Studaĵo montris ke ĝi kapablas forigi grundan humidecon ĝis la velkadopunkto tra profundo de 70 cm, reduktante konkuron de aliaj specioj.

Semoj redakti

 
Tegmentbromuso, ekzota planto en Maui, Havajo.

La semoj estas vente dissemitaj, aŭ per etaj ronĝuloj, aŭ per alfikso al besta felo, ene de semajno post matureco. Ili ankaŭ estas transportitaj kiel kontaminaĵo en fojno, greno, pajlo kaj maŝinoj. Ĝi abunde produktas semon, kun potenteco de planto po pli ol 300 semoj; planta semoproduktaĵo dependas de plantodenseco. Sub optimumaj cirkonstancoj, ĝi povas produkti 450 kg da semo/hektaro kun proksimume 330 000 da semoj/kg.

La semoj konservas altan vivipovon ĉe seka stokado, dum pli ol 11 jarojn. En la kampo, subgrunde, semoj perdos sian vivipovon post 2-5 jaroj. La primara limo al ĝermado estas neadekvata malsekeco. La semoj povas rezisti al altaj grundotemperaturoj. La ĝermado estas plej bona en la mallumo aŭ en difuzita lumo. Ili ĝermas plej rapide se kovrite per grundo, sed ne bezonas esti en kontakto kun nuda grundo; iu folia litiero ĝenerale plibonigos ĝermadon kaj establadon de ĝermoplantoj. Tiuj ĉi emerĝas rapide el la supraj 2,5 cm de grundo, kaj kelkaj plantoj eliĝis el profundoj de 8 cm, sed ne el semoj kiuj estas 10 cm sub la surfaco.

Vivejo redakti

Tegmentbromuso kreskas en multaj klimataj areoj. Ĝi estas trovita ĉefe en la zono kun precipetaĵo de 150 al 560 mm. Ĝi kreskas en preskaŭ ajna speco de grundo, inkluzive de B kaj C horizontoj de eroziitaj areoj kaj areoj malriĉaj je nitrogeno. Ĝi plejofte estas trovita sur krud-teksturitaj grundoj kaj ne kreskas bone sur pezaj, sekaj, kaj/aŭ salozaj grundoj. Tegmentbromuso vegetas en relative mallarĝa gamo da grundotemperaturoj; kreskado ekas ĉe 2,0-3,5 °C kaj malrapidiĝas kiam la temperaturoj superas 15 °C.

Enmetita kaj invada specio redakti

 
Tegmentbromuso en natura pejzaĝo, norda Nevado.

Tiu palearktisa specio estis enmetita en suda Rusujo, occident-centra Azio, Nordameriko [1], Japanujo, Sud-Afriko, Aŭstralio, Novzelando, Islando, kaj Gronlando. Ĝi unue estis trovita en Usono (kie ĝi estas konata kiel downy bromecheatgrass) en 1861 en Novjorkio kaj Pensilvanio, antaŭ 1928 atingante ĝeneralan disvastigon en Usono (inkluzive de Havajo kaj Alasko), krom por Florido kaj partoj de Alabamo, Georgio, Suda Karolino; ĝi estas plej abunda en Granda Baseno, Kolumbia Baseno, kaj parto de la enmetitaj specioj kiuj anstataŭis kaliforniajn plantojn en la herbejoj kaj aliaj vivejoj.

Tegmentbromuso estas invada specio en Kalifornio [2][3].

En Usono, ĝi vegetas en naturaj pejzaĝoj, herbejoj, prerioj, kampoj, novaloj, eroziitaj ejoj, kaj vojflankoj. Ĝi estas multe malŝatita fare de agrikulturistoj kaj teromanaĝeroj. Tegmentbromuso ankaŭ estas grava parto de la nutraĵo de la ĉukaro kaj de la griza perdriko kiuj estis enmetitaj en Usono. Intensa fru-printempa perŝafa paŝtado de tegmentbromuso estis uzita kiel incendio-reduktanta strategio en la montetoj apud Carson City, Nevado.

Tegmentbromuso prezentis kvantan kaj kvalitan respondon al freŝdataj kaj proksim-estontaj ŝanĝoj en la koncentriĝo de atmosfera karbona dioksido. Laboratorio-eksperimentoj montris ke supertera biomaso pliigis po 1,5-2,7 gramoj en planto por ĉiu 10 ppm ( angle : parts per million aŭ "po unu parto en miliono" ) pliiĝo super la 270 ppm antaŭindustria etalono. Kvalito-flanke, altiĝanta karbona dioksido malpliigas la digesteblecon kaj potencialan malkomponiĝadon de tegmentbromuso. Aldone al stimulo de biomaso, altiĝanta karbona dioksido ankaŭ povas pliigi la superteran retenon de tegmentbromuso per malpliigado de besta aŭ bakteria forigo. Daŭrantaj pliiĝoj en atmosfera karbona dioksido povas kontribui signife al produktiveco de tektonbromuso- kaj karburaĵoŝarĝo kun postaj efikoj sur arbarofajra frekvenco kaj intenseco [4][5].

Estis montrite ke tegmentbromuso profitas de endofita koloniado de la fungoj Morchella sextelata kaj Morchella snyderi en okcidenta Nordameriko [6].

Referencoj redakti

  1. angle Out West, ‘Black Fingers of Death’ Offer Hope Against an Invader July 30, 2012 New York Times
  2. angle Tektonbromuso kiel invada specio en Kalifornio.
  3. angle Kontraŭbatalado de invadaj specioj en Kalifornio.
  4. Ziska, L.H.; Reeves III, J.B.; Blank, R.R. (2005), "The impact of recent increases in atmospheric CO2 on biomass production and vegetative retention of cheatgrass (B. tectorum): Implications for fire disturbance.", Global Change Biology. 11 (8): 1325–1332, doi:10.1111/j.1365-2486.2005.00992.x 
  5. Global Fire Initiative: Fire and Invasives, The Nature Conservancy, archived from the original on 2009-04-12, https://web.archive.org/web/20090412054533/http://www.tncfire.org/crosscutting_fandi.htm, retrieved 2008-12-12 
  6. Baynes, M. A., Newcombe, G., Dixon, L., Castlebury, L. and O’Donnell, K. (January 2012). “A novel plant-fungal mutualism associated with fire”, Fungal Biology (PDF) 116, p. 133–144. doi:10.1016/j.funbio.2011.10.008. 

Eksteraj ligiloj redakti