Teherano

ĉefurbo de Irano

Teherano (perse تهران, tehrAn, Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas ĉefurbo kaj de Irano kaj de la Provinco Teherano. Ĝi situas je 1220 m super la marnivelo ĉe piedoj de la Elborz-Montaro, kies plej alta monto-pinto nomiĝas Damavando kaj altas 5610 metrojn.

Teherano
perse تهران
ĉefurbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: تهران
Ŝtato Irano Irano
Provinco Teherano
Historiaj regionoj Osmanida imperio, Safavidoj
Montaro Montaro Elborz
Konataj lokoj Nacia muzeo de Irano, Parko Laleh
Riveroj Ĝaĝrud, Karaĝ
Situo Teherano
 - alteco 1 200 m s. m.
 - koordinatoj 35° 41′ 46″ N 51° 25′ 23″ O / 35.69611 °N, 51.42306 °O / 35.69611; 51.42306 (mapo)
Areo 730,0 km² (73 000 ha)
 - de aglomeraĵo 400 km² (40 000 ha)
Loĝantaro 13 413 348 (2006)
 - de aglomeraĵo 8 429 807
Denseco 18 374,45 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 21 075 loĝ./km²
Unua skribmencio 942
Urbestro Alireza Zakani

(ekde 2-a de septembro 2021)

Horzono IST (UTC+3,30)
 - somera tempo ISST (UTC+4,30)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 021
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Irano
Situo enkadre de Irano
Situo enkadre de Irano
Urba mapo de Teherano
Urba mapo de Teherano
Urba mapo de Teherano
Vikimedia Komunejo: Tehran
Retpaĝo: www.tehran.ir
Map

Kun ĉirkaŭ 8.3 milionoj da loĝantoj kaj surpasanta 15 milionojn en la pli larĝa metropola areo, Teherano estas la plej granda urbo kaj urba areo de Irano, kaj la plej granda urbo en Okcidenta Azio. Kvankam gamo da neoficialaj lingvoj estas parolitaj, ĉirkaŭ 99% de la loĝantaro komprenas kaj parolas la persan. La plimulto de homoj en Teherano identigas sin kiel persaj.[1][2]

La majoritato de loĝantoj estas persaparolantoj, sed estas ankaŭ loĝantaroj de Luroj, Kurdoj, Azerioj, kaj Nordirananoj (Ŝomalioj).[3]

Ĝis 1796, Teherano estis negrava vilaĝo. En 1796, Agha Mohammed Ĥano elektis Teherano kiel nove ĉefurbo de Irano. Laŭlonge de la Irana historio, la ĉefurbo estis translokigita multajn fojojn, Teherano estas la 32a nacia ĉefurbo de Irano. En antaŭ-islama epoko, parto de la areo de nuntempa Teherano estis okupita de Rey (kiu ĉe Avesto vivas laŭ la formo[4] de Raga, nuna parto de la urbo Teherano, kiu graviĝis post la detruado de Rey fare de la Mongoloj komence de la 13a jarcento.

En la 20a kaj 21a jarcentoj, Teherano estis celo de amasmigrado de personoj el la tuta Irano.[5] La urbo estas hejmo de multaj historiaj moskeoj same kiel de kelkaj kristanaj preĝejoj, sinagogoj kaj zoroastraj fajrtemploj. Tamen, modernaj strukturoj, ĉefe Turo Azadi kaj Turo Milad, venis iĝi simboloj de la urbo. Teherano estas rangita la 29a en la mondo laŭ loĝantaro de sia metropola areo.[6]

Teherano havas multajn industriojn, ekzemple pri elektraj ekipaĵoj, teksaĵoj, sukero, cemento kaj aŭtomobiloj. Modernan metroon havas Teherano ekde 2001 kaj modernan flughavenon. Ĝi havas ses universitatojn kun aktiva studenta movado, akademiojn kaj muzeojn. Teherano estas grava centro de komerco pri tapiŝoj.

Historio redakti

En la 16-a jarcento Teherano estis urbeto, sed Tahmasb-Ŝaho konstruis urbomuron en la jaro 1653 kaj fondis bazaron. Ekde 1786 Teherano estas ĉefurbo de Irano.

La Teherana Konferenco (laŭ kodonomo Eureka[7]) estis strategia kunsido de Josif Stalin, Franklin D. Roosevelt, kaj Winston Churchill el la 28a de novembro al la 1a de decembro 1943, post la Angl-soveta invado de Irano. Ĝi estis la unua el la konferencoj de la Dua Mondmilito de la "Tri Grandaj" estroj de la Aliancanoj (nome Sovetunio, Usono, kaj Unuiĝinta Reĝlando). La ĉefa rezulto de la Teherana Konferenco estas la engaĝiĝo de la Okcidentaj Aliancanoj malfermi novajn operacojn en duan fronton kontraŭ Nazia Germanio. Aparta protokolo subskribita en la konferenco engaĝis la Tri Grandulojn rekoni la Iranan sendependecon.

Geografio redakti

Teherano troviĝas ĉe la piedoj de Elborz-Montaro, kie renkontiĝas 2 aŭtovojoj kaj aliaj ĉefvojoj.

 
Distriktoj de Teherano
 
Teherano

La metropolon Teheranon oni dividas en 22 municipaj distriktoj, el kiuj ĉiu kun sia propra administracia centro. El la 22 municipaj distriktoj, 20 estas en la Centra Distrikt(ar)o de la Kantono Teherano, dum la distriktoj 1a kaj 20a estas respektive en la kantonoj Ŝemiranat (norde) kaj Raj (sude). Kvankam administracie apartaj, la urboj Raj kaj Ŝemiran estas ofte konsiderataj parto de Granda Teherano. Norda Teherano estas la plej riĉa parto de la urbo,[8] konsistanta el variaj distriktoj kiel Zafaraniyeh, Jordan, Elahiyeh, Pasdaran, Kamranieh, Ajudanieh, Farmanieh, Darrous, Niavaran, Jamaran, Aghdasieh, Mahmoodieh, Velenjak, Gheytarieh, Ozgol kaj Ekhtiarieh.[9][10] Kvankam la urbocentro estas hejmo de registaraj ministerioj kaj sidejoj, komercaj centroj estas pli norde.

La provinco Teherano - perse ‏استان تهران‎, ankaŭ latinliterigata Tehran - estas unu el tridek provincoj en Irano. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Teherano, respektive Tehran. La provinco kovras areon de 18 637 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2016 havis 13 267 637 loĝantojn.

Klimato redakti

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, Teherano havas duon-sekan klimaton. La somero (kun temperaturoj 21-37 estas  °C-oj) kutime varma kaj seka kun tre malgranda pluvo. La vintro estas malvarma kaj modere malsekaj, kun oftaj frostoj kaj fojaj sed jara neĝo. La plej varma monato estas julio, la plej malvarma estas januaro. Jare pluvas kaj neĝas (plejparte vintre) po 242 mm-oj.

 
Norde de Teherano - Turismaj vidindaĵoj en Teherano

Medio redakti

 
Forta aerpoluado en Teherano.

Oni studis planon translokigi la landan ĉefurbon kelkajn fojojn en antaŭaj jaroj, ĉefe pro la mediaj problemoj de la regiono. Teherano estas unu el la plej poluataj urboj de la mondo kaj estas ankaŭ proksime al du gravaj faŭltoj.

La urbo suferas pro akra aerpoluado, 80% el kio pro aŭtoj.[11] La cetera 20% pro industria poluado. Aliaj ĉirkaŭkalkuloj sugestas, ke nur motorcikloj respondecas pro 30% de aer- kaj 50% de brupoluado en Teherano.[12] Oni konsideras Teheranon unu el la plej fortaj fontoj de elsendaĵoj de forcejgasoj en Mezoriento. Pliiĝantaj koncentroj de karbondioksido super la urbo (plej verŝajne originita el la homdevenaj urbaj tialoj en la urbo) estas facile detekteblaj el satelita observado laŭlonge de la tuta jaro.[13]

En 2010, la registaro anoncis, ke "pro sekureco kaj administraciaj tialoj, la plano translokigi la ĉefurbon el Teherano estis finigita."[14] Estas planoj reloki 163 ŝtatajn firmajn kaj kelkajn universitatojn el Teherano por eviti damaĝoj el eventuala tertremo.[14][15]

Funkciuloj estas engaĝiĝintaj en luktado por redukti aerpoluadon. Ekzemple oni kuraĝigis taksiojn kaj busojn konvertiĝi el petrolmotoroj al motoroj funkciigitaj per kunpremita tergaso. Krome, la registaro kreis "Trafikan Zonon" kiu kovras la urbocentron dum la pintotrafikaj horoj. Eniri kaj ŝofori ene de tiu zono estas rajtigita nur havante specialan permesilon.

Estis ankaŭ planoj por pliigi la popolan konscion pri la danĝero de poluado. Unu metodo uzata estas la instalado de Poluindikiloj tra la tuta urbo por kontroli la nivelon de partikloj (PM10), nome de nitrogena dioksido (NO2), ozono (O3), sulfura dioksido (SO2), kaj karbona monooksido (CO).

Demografio redakti

 
Populacio de Teherano.
 
Teherano en 1985 kaj 2009.
 
Loĝantarpiramido de provinco Teherano en 2016.

La urbo Teherano havis 7 711 230 loĝantojn en 2 286 787 familioj en la epoko de la Nacia Censo de 2006.[16] La sekva censo de 2011 kalkulis 8 154 051 personojn en 2 624 511 familioj.[17] La lasta censo de 2016 montris populacion de 8 693 706 personoj en 2 911 065 familioj.[18]

Kun sia kosmopoliteca etoso, Teherano estas hejmo de diversaj etnaj kaj lingvaj grupoj el la tuta lando. La nuntempa hegemonia lingvo de Teherano estas la Teherana parolvariaĵo de la Persa lingvo, kaj la majoritato de personoj en Teherano identigas sin kiel Persoj.[2][19] Tamen, antaŭe, la indiĝena lingvo de la Teheran–Raja regiono ne estis la persa, kiu estas lingve sudokcidentirana kaj originiĝis en Provinco Farso, sed nune formortinta nordokcidentirana.[20]

Iranaj Azeroj formas la duan plej grandan etnan grupon de la urbo, enhavante ĉirkaŭ 10-15% [21][22] de la totala loĝantaro, kaj etnaj Mazandarananoj estas la tria plej granda grupo, enhavanta ĉirkaŭ 5% de la totala loĝantaro.[23] Aliaj etnaj komunumoj de Tehrano estas Kurdoj, Armenoj, Kartveloj, Baĥtiaroj, Taliŝoj, Baluĉoj, Asirianoj, Araboj, Judoj, kaj Ĉerkesoj.

Laŭ censo de 2010 fare de la Sociologia Departemento de la Universitato de Teherano en multaj distriktoj de Teherano tra variaj soci-ekonomiaj klasoj en proporcio al la populacigrando de ĉiu distrikto kaj de la soci-ekonomia klaso, 63% de la homoj estis naskiĝintaj en Teherano, 98% konis la persan, 75% identigis sin kiel etnaj persoj, kaj 13% havis ioman gradon de regado en eŭropa lingvo.[19]

En Teherano okazis drasta ŝanĝo en ĝia etna-socia kompono komence de la 1980-aj jaroj. Post la politikaj, sociaj, kaj ekonomiaj sekvoj de la Revolucio de 1979 kaj de la sekvaj jaroj, nombraj irananoj, ĉefe teherananoj, lasis Iranon. La majoritato de iranaj elmigrintoj foriris al Usono, Germanio, Svedio, kaj Kanado.

Je la eksplodo de la Iran–Iraka Milito (1980–1988), dua ondo de loĝantoj foriris el la urbo, speciale dum la irakaj aeratakoj al la ĉefurbo. Kiam la ĉefaj eksterlandaj potencoj apogis Irakon tiam, ekonomia izoligo havigis ankoraŭ plian tialon al multaj loĝantoj por foriri el la urbo (kaj el la lando). Forlasinte ĉion kion ili havis kaj luktinte por adaptiĝi al nova lando kaj konstrui al si novan vivon, plej granda parto el ili neniam revenis kiam la milito finiĝis. Dum la milito, Teherano ankaŭ ricevis grandan nombron de migrantoj el la okcidentaj kaj sudokcidentaj regionoj de la lando limaj kun Irako.

La nestabila situacio kaj milito en najbaraj Afganio kaj Irako peli tajdon de rifuĝintoj en la landon, kiuj alvenis laŭ milionoj, kaj Teherano estis magneto por multaj laborserĉantoj, kiuj konsekvence helpis la urbon rekuperiĝis el la militvundoj, laborante kontraŭ multe pli malaltaj salajroj ol la lokaj konstruistoj. Multaj el tiuj rifuĝintoj estas reenlandigitaj helpe de la UNHCR, sed estas ankoraŭ grandaj grupoj de afganaj kaj irakaj rifuĝintoj en Teherano kiu malpretas foriri, estante pesimismaj pri la situacio en siaj propraj landoj. Afganaj rifuĝintoj estas ĉefe Dari-parolantaj Taĝikoj kaj Hazaroj, kiuj parolas variaĵon de persa, kaj irakaj rifuĝintoj estas ĉefe parolantoj de Mezopotamia araba kiuj estas ofte de Irana kaj Persa etna heredo.

Religio redakti

La majoritato de Teheranoj estas oficiale ŝijaismaj islamanoj, kio estis ankaŭ la ŝtata religio ekde la Safavida konverto de Irano al Ŝijaismo en la 16-a jarcento. Aliaj religiaj komunumoj en la urbo estas tiuj de sekvantoj de la sunaismaj kaj mistikaj branĉoj de Islamo, kelkaj kristanaj eklezioj, Judismo, Zoroastrismo, kaj Bahaismo.

Estas multaj religiaj centroj dise tra la tuta urbo, el antikvaj ĝis nove konstruitaj centroj, kiel islamaj moskeoj, kristanaj preĝejoj, judaj sinagogoj, kaj zoroastrismaj fajrtemploj. La urbo havas ankaŭ tre malgrandan tria-generacian hindian sikan komunumon kun loka gurdvaro kiun vizitis la Barata Ĉefministro en 2012.[24]

Ekonomio redakti

 
Teherana Borso.

Teherano estas la ekonomia centro de Irano.[25] Ĉirkaŭ 30% de la laborforto de la Irana publika sektoro kaj 45% de ties grandaj industriaj firmaoj estas en la urbo, kaj preskaŭ duono el tiuj laboristoj estas dungitaj de la registaro.[26] Plej granda parto de la ceteraj laboristoj estas fabriklaboristoj, vendistoj en vendejoj, transportlaboristoj kaj aliaj laboristoj.

Malmultaj eksterlandaj kompanioj funkcias en Teherano, pro la komplikaj internaciaj rilatoj de la registaro. Sed antaŭ la Revolucio de 1979, multaj eksterlandaj kompanioj estis aktivaj en Irano.[27] Nuntempaj modernaj industrioj de Teherano estas la fabrikado de aŭtomobiloj, elektronika kaj elektrika ekipaĵaro, armilaro, teksaĵoj, sukero, cemento, kaj kemiaj produktoj. Ĝi estas ankaŭ grava centro por vendado de tapiŝoj kaj mebloj. Naftorafinaj kompanioj Pars Oil, Sepahan Oil kaj Behran Oil havas sidejojn en Teherano.

La Nacia Irana Naftokompanio (perse شرکت ملـی نفت یران, Sherkat-e Melli-ye Naft-e Īrān; angle National Iranian Oil Company, mallongigite NIOC) estas registarposedata korporacio sub la administrado de la Ministerio de Nafto de Irano, respondeca por la produktado kaj distribuado de la nafto kaj tergaso de Irano. La ĉefsidejo de la firmao estas en Teherano. La firmao estis establita en 1948 kaj estis redifinita kiel parto de la konsorcia interkonsento de 1954. La firmao vicas kiel la dua plej granda naftokompanio en la mondo, post Aramco, kiu estas posedata fare de Saud-Arabio [28].

Teherano dependas tro forte el privataj aŭtoj, busoj, motorcikloj, kaj taksioj, kaj estas unu el la plej aŭt-dependaj urboj de la mondo. La Teherana Borso, kiu estas plenrajta membro de la Monda Federacio de Borsoj (WFE, laŭ anglalingvaj inicialoj) kaj fonda membro de la Federacio de Eŭrop-Aziaj Borsoj, estis unu el plej bone funkciantaj borsoj de la mondo en la lastaj jaroj.[29]

Butikumado redakti

Teherano havas ampleksan gamon de butikcentroj, kaj estas hejmo de ĉirkaŭ 60 modernaj vendejaroj.[30] La urbo havas nombrajn komercajn distriktojn, kiel tiuj de Valiasr, Davudie, kaj Zaferanie. La plej grandaj malnovaj bazaroj de Teherano estas la Granda Bazaro kaj la Bazaro de Tajriŝ. La vendejaro Iran estas la plej granda vendejaro en la mondo laŭ areo.[31]

Plej granda parto de internaciaj vendejoj de supra klaso estas en la nordaj kaj okcidentaj partoj de la urbo. Podetalaj negocoj de Teherano estas kreskiĝantaj en tre diversaj nove konstruitaj vendejaroj kaj superbazaroj.[30]

Turismo redakti

 
Palaco Golestano.

Teherano, kiel unu el la ĉefaj turismaj destinoj en Irano, havas abundon de kulturaj altiraĵoj. Ĝi estas hejmo de la reĝaj kompleksoj Palaco Golestano, Sadabado kaj Niavarano, kiuj estis konstruitaj dum la regado de la lastaj du monarkioj de la lando.

Estas kelkaj historiaj, artaj kaj sciencaj muzeoj en Teherano, kiel la jenaj:

  • Nacia Muzeo
  • Malik Nacia Muzeo kaj Biblioteko
  • Kinmuzeo ĉe Ferdoŭsa Ĝardeno
  • Abgineh Muzeo
  • Muzeo de la Prizono Qasr
  • Muzeo de Tapiŝoj
  • Muzeo de Vitraloj
  • Muzeo Safir de Oficejmaŝinoj

Menciendas ankaŭ la Teherana Muzeo de Nuntempa Arto, kiu estas hejmo de artaĵoj de famaj artistoj kiel Van Gogh, Pablo Picasso, and Andy Warhol. La Iranaj Imperiaj Kronjuveloj, unu el la plej grandaj juvelkolektoj en la mondo, estas ekspoziciataj en la Teherana Nacia Juvelmuzeo.

Nommbraj kulturaj kaj komercaj ekspozicioj okazas en Teherano, kiujn funkciigas ĉefe la Irana Kompanio de Internaciaj Ekspozicioj. La ĉiujara Internacia Librofoiro estas konata en la internacia eldona etoso de la tuta mondo kiel unu el la plej gravaj eventoj pri publikigado en Azio.[32]

Aliaj vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Esperanto-Revuo presata en Teherano redakti

Irana Esperantisto estas kultura sezon-revuo sendependa en Esperanto kaj la persa, kiu presiĝas en Teherano kaj aboneblas mond-skale. Eble ĝi estas la nura Esperanto-periodaĵo en la mondo, kiun oni povas aĉeti ankaŭ el gazetar-vendejoj (kioskoj) land-skale.

Panoramaj vidoj redakti

Panorama vido de Teherano nokte
Panorama vido de Teherano vintre

Referencoj redakti

  1. "Chand Darsad Tehranihaa dar Tehran Bedonyaa Amadand" (Kioma procento de Teherananoj naskiĝis en Teherano) - Aktuala censo fare de la Universitato de Teherano – Sociologia Departmento, alirita Decembro, 2010 [1][2][3] Arkivigite je 2010-12-04 per la retarkivo Wayback Machine[4][5]
  2. 2,0 2,1 Mohammad Jalal Abbasi-Shavazi, Peter McDonald, Meimanat Hosseini-Chavoshi, "The Fertility Transition in Iran: Revolution and Reproduction", Springer, 2009. pp 100–101: "La unua kategorio estas 'Centra' kie la majoritato de popolo estas persaparolantoj etne Farsoj (provincoj Fars, Hamedan, Isfahano, Markazi, Qazvin, Qom, Semnan, Yazd kaj Teherano..."
  3. Mareike Schuppe, "Coping with Growth in Tehran: Strategies of Development Regulation", GRIN Verlag, 2008. pp 13: "Krom Persoj, estas Azarioj, Armenoj, Judoj kaj persafganaj komunumoj en Teherano. La vasta majoritato de la loĝantoj de Teherano estas persaparolantoj (98.3%)"
  4. George Erdösy, "The Indo-Aryans of ancient South Asia: Language, material culture and ethnicity", Walter de Gruyter, 1995. p. 165: "Possible western place names are the following: Raya-, which is also the ancient name of Median Raga in the Achaemenid inscriptions (Darius, Bisotun 2.13: "a land in Media called Raga") and modern Rey south of Tehran"
  5. Tehran (Iran) : Introduction – Britannica Online Encyclopedia. Britannica.com. Alirita 2012-05-21.
  6. World's largest urban areas in 2006 (1). City Mayors. Alirita 2010-09-25.
  7. Churchill, Winston Spencer. (1951) The Second World War: Closing the Ring. Houghton Mifflin Company, Boston, p. 642.
  8. "Iran Lightens Up On Western Ways", 9a de Majo, 1993.
  9. Buzbee, Sally. "Tehran: Split Between Liberal, Hard-Line" Arkivigite je 2017-08-06 per la retarkivo Wayback Machine. Associated Press tra The Washington Post. 4a de Oktobro 2007.
  10. Hundley, Tom. "Pro-reform Khatami appears victorious after 30 million Iranians cast votes". Chicago Tribune. 8a de Junio 2001.
  11. Car exhaust fumes blamed for over 80% of air pollution in Tehran (2006-11-22). Arkivita el la originalo je 2011-06-29. Alirita 2010-09-25. Arkivigite je 2011-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
  12. Motorcycles Account for 30% of Air Pollution in Tehran (2006-11-22). Arkivita el la originalo je 2011-01-07. Alirita 2010-11-12. Arkivigite je 2011-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
  13. (2a de Aŭgusto 2019) “Working towards confident spaceborne monitoring of carbon emissions from cities using Orbiting Carbon Observatory-2”, Remote Sensing of Environment 233 (2019) 11359. Alirita 27a de Januaro 2020.. 
  14. 14,0 14,1 For Security and Administrative [sic Reasons: Plan to Move Capital From Tehran Finalized]. Arkivita el la originalo je 2010-06-03. Alirita 2010-09-25. Arkivigite je 2010-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Iran Moots Shifting Capital from Tehran (2006-11-22). Arkivita el la originalo je 2010-07-10. Alirita 2010-09-25. Arkivigite je 2010-07-10 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Census of the Islamic Republic of Iran, 1385 (2006) (perse) (Excel). The Statistical Center of Iran. Arkivita el la originalo je 20a de Septembro 2011. Alirita 25a de Septembro 2022.
  17. Census of the Islamic Republic of Iran, 1390 (2011) (perse) (Excel). The Statistical Center of Iran. Alirita 19a de Decembro 2022.
  18. Census of the Islamic Republic of Iran, 1395 (2016) (perse) (Excel). The Statistical Center of Iran. Arkivita el la originalo je 12 December 2021. Alirita 19a de Decembro 2022.
  19. 19,0 19,1 چنددرصد تهرانی‌ها در تهران به دنیا آمده‌اند؟ (perse) (3a de Novembro, 2010). Arkivita el la originalo je 27a de Februaro, 2012. Alirita 18a de Decembro, 2010.
  20. “Central Dialects”, Encyclopædia Iranica.
  21. "Iran-Azeris", Library of Congress Country Studies, Decembro 1987.
  22. "Country Study Guide-Azerbaijanis", STRATEGIC INFORMATION AND DEVELOPMENTS-USA.
  23. "یک و نیم میلیون مازندرانی پایتخت نشین شدند", Islamic Republic News Agency, IRNA, 3a de Aprilo, 2016. (perse)
  24. . Indian Prime Minister in Tehran. Arkivita el la originalo je 3a de Septembro 2012. Alirita 3a de Septembro 2012.
  25. “Tehran (Iran) : People – Britannica Online Encyclopedia”, Encyclopædia Britannica.
  26. Cordesman, Anthony H. (23a de Septembro 2008) The US, Israel, the Arab States and a Nuclear Iran. Part One: Iranian Nuclear Programs. Center for Strategic and International Studies. Arkivita el la originalo je 2010-08-06. Alirita 2010-09-25. Arkivigite je 2010-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
  27. Chaichian, Mohammad. (2009) Town and Country in the Middle East: Iran and Egypt in the Transition to Globalization. New York: Lexington Books, p. 98–103. ISBN 978-0-7391-2677-6.
  28. PIW Ranks The World's Top Oil Companies. Arkivita el la originalo je 2009-03-18. Alirita 7 February 2012.
  29. "Iran blocks share price gains", BBC News, 2003-08-06.
  30. 30,0 30,1 Gulf News (9a de Junio 2017) Hopes for shopping revolution as malls sprout in Iran. Arkivita el la originalo je 18a de Oktobro 2017. Alirita 12a de Junio 2017.
  31. Top 10 Biggest Shopping Malls In The World 2022 (27a de Septembro 2021). Alirita 23a de Februaro 2022.
  32. Tehran International Book Fair. Arkivita el la originalo je 2012-05-10. Alirita 2009-06-15.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Panorama vido de Teherano