Tehuelĉa lingvo

La tehuelĉa (ankaŭ konata sub la nomoj Aoniken, Inaquen, Gunua-Kena, Gununa-Kena) estas unu el la ĉonaj lingvoj de Patagonio. Ĝiaj parolantoj estis nomadaj ĉasistoj kiuj okupis teritorion en la aktuala Ĉilio, norde de Fajrolando (Tierra del Fuego) kaj sude de la Mapuĉoj.

Tehuelĉa lingvo
lingvo • moderna lingvo
Ĉona lingvaro
Lingvistika klasifiko

Ĉonaj
Ĉona
Kontinenta Ĉona
Lingva statuso 5 krize endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 teh
  Glottolog tehu1242
Angla nomo Tehuelche
Franca nomo tehuelche
vdr

La malkresko de la lingvo komencis kun la araŭkanigo de Patagonio, kiam multaj tehuelĉaj popoloj adoptis la mapuĉan lingvon kiel ĉefa lingvo. Dum la mapuĉa kaj la tehuelĉa lingvoj sufiĉe malsimilas de unu la alia, la tehuelĉa estis konsiderinde influita de ĉi tiuj du aliaj lingvoj kaj kulturoj. Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la hispana iĝis la dominanta lingvo kiam Argentino kaj Ĉilio akiris sendependecon kaj la hispanparolantaj loĝantoj okupis Patagonion.

Vidu ankaŭ redakti