La rivero Tekeze, TekezéTäkkäze (en Geeza lingvo: ተከዘ or ተከዜ, origine kun signifo "rivero"),[1] literumita ankaŭ Takkaze,[2] estas grava rivero de norda Etiopio, alfluanto de la rivero Atbara, siavice alfluanto de Nilo. Dum parto de sia fluejo, ĝi formas parton de la plej okcidenta landlimo de Etiopio kaj Eritreo. La rivero estas konata ankaŭ kiel Setit en Eritreo, okcidenta Etiopio kaj orienta Sudano. Laŭ la informo publikigita de la Etiopia Centra Statistika Agentejo, la rivero Tekezé estas 608 kilometrojn longa.[3] La kanjono kiun la rivero kreis estas la plej profunda en Afriko kaj unu el la plej profundaj en la mondo, en kelkaj punktoj kun profundo de ĉirkaŭ 2000 metroj.[4]

Tekeze
rivero
Bazaj informoj
Longeco 608 km
Fluo
Geografio
Landoj Eritreo
Regionoj Regiono Tigrajo
vdr

La alfluantoj de Ganale Dorja en Etiopio estas dekstre Tahali, Meri, Tellare, Sullo, Arekŭa, Gheoa, Ŭari, Firafira, Tokoro kaj Gumalo; maldekstre Nili, Balagas, Saha, Bembea, Ataba, Zarima, kaj Kŭalema.

Notoj redakti

  1. Ritler, Alfons. 2010. "Täkkäze." In Encyclopaedia Aethiopica: O-X: Vol. 4, edited by Siegbert Uhlig, 823-825. Wiesbaden: Harrassowitz.
  2. Webster's New Geographical Dictionary, Springfield, Massachusetts: Merriam-Webster Inc., 1988, ISBN 0-87779-446-4, p. 1,194.
  3. "Climate, 2012 National Statistics (Abstract)", Table A.2. Central Statistical Agency (alirita la 25an de oktobro 2015)
  4. "Ethiopia's Water Dilemma" (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) en 2007-02-08.